Observatorio de la Universitato Harvard

Observatorio en Usono

La Observatorio de la Universitato Harvard (angle Harvard College Observatory, mallongigita HCO) estas institucio, kiu mastrumas grupon da konstruaĵoj kaj instrumentoj de astronomia esploro por la departemento pri astronomio de la Universitato Harvard, en Kembriĝo (Masaĉuseco, Usono). (koordinatoj : 42° 22′ 54″ N 71° 7′ 42″ U / 42.38167 °N, 71.12833 °U / 42.38167; -71.12833 (mapo) ; MPC kodo : 802[1]).

Observatorio de la Universitato Harvard
la observatorio en 1899
la observatorio en 1899
steloobservatorio
Komenco 1839 vd
Geografia situo 42° 22′ 53″ N, 71° 7′ 42″ U (mapo)42.381461111111-71.128369444444Koordinatoj: 42° 22′ 53″ N, 71° 7′ 42″ U (mapo)
Lando(j) Usono vd
Sidejo Kembriĝo
Situo Kembriĝo
Observatorio de la Universitato Harvard (Masaĉuseco)
Observatorio de la Universitato Harvard (Masaĉuseco)
DEC
Observatorio de la Universitato Harvard
Observatorio de la Universitato Harvard
Lokigo de Masaĉuseco en Usono
Map
Observatorio de la Universitato Harvard
Retejo Oficiala retejo
vdr

Inter inter 1974-1981 , UAI kreditas ĝin de la malkovro de 55 asteroidoj[2].

Granda Refraktoro de Harvard College Observatory

Historio redakti

La Harvard College Observatory estis fondita en 1839 de la Harvard Corporation (unu el la estraroj de la Universitato Harvard) ; la horloĝisto William Cranch Bond estis nomumita "Astronomia Observanto de la Universitato" (sen salajro ). La unua instrumento, la "Granda Refraktoro" de 15 coloj (38 cm) estis instalita en 1847[3].

Inter 1874 kaj 1852, William Cranch Bond kaj John Adams Whipple uzis tiun refraktoron por ricevi fotojn granda kavlitato de Luno. La nokto de la 16-a de julio 1850 Bond kaj Whipple faris la unuan dagerotipion de stelo (Vego).

Pluraj astronominoj laboris en la Observatorio de la Universitato Harvard, kiel Annie Jump Cannon, Henrietta Swan Leavitt, kaj Cecilia Payne-Gaposchkin, kiuj plenumis studojn pri la klasigo de steloj. Cannon kaj Leavitt komence estis dungitaj kiel kalkulistinoj kaj por ekzameti fotografiajn platojn antaŭ partopreni al esploroj[4].

En 1908, la observatorio eldonigas la "Harvard Revised Photometry Catalogue", kiu generis la "Bright Star Catalogue" (Katalogo da brilaj steloj) aŭ "Yale Bright Star Catalogue", nun administrata de la observatorio de la Universitato Yale.

La Observatorio de la Universitato Harvard konservas kolekton de ĉirkaŭ 500 000 astronomiaj fotografioj, faritaj inter la mezo de la 1880-aj jaroj kaj 1986 (kun interrumpo de1953 al 1968)[5]. Tiuj bildoj estas senkomparaj fontoj por la studi la tempan evoluon de la universo, kaj nuna projekto estas iniciata por ciferigi kaj arkivi ilin[6].

Direktoroj redakti

Notoj kaj referencoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti