George Phillips Bond

usona astronomo

George Phillips Bond (naskiĝis la 20-an de majo 1825 en Dorchester (Masaĉuseco), mortis la 17-an de februaro 1865 en Kembriĝo (Masaĉuseco)) estis usona astronomo kaj kartografo Li estis filo kaj kunlaboranto de la astronomo William Cranch Bond.

George Phillips Bond
Persona informo
NomoGeorge Phillips Bond
Dato de naskiĝo20-a de majo 1825
NaskiĝlokoDorchester (Masaĉuseco)
Dato de morto17-a de februaro 1865
MortolokoKembriĝo (Masaĉuseco)
Mortokialotuberkulozo [+]
Aĝo je morto39
Okupoj kaj profesioj
Okupojastronomo kaj kartografo
Geografio
ŜtatoUsono
Familio
PatroWilliam Cranch Bond [+]
Lingvoj
Parolata lingvoangla lingvo [+]
Ceteraj informoj
HonorigoGold Medal of the Royal Astronomical Society, Fellow of the American Academy of Arts and Sciences [+]
Portalo pri Homoj
vdr

Li komence interesiĝis pri la naturscienco kaj la birdoj; sed post la morto de sia pli aĝa frato William Cranch Bond Jr., li devontiĝis sin turni al astronomio.

En kunlaborado kun sia patro, li malkovris la 16-an de septembro 1848, novan sateliton de Saturno[1], kiun, du tagoj poste, William Lassell remalkovris sendepende kaj nomis Hiperiono[2].

Ili malkovris la ringon C de Saturno kaj studis la Orion-nebulon.

Ili malvolvis la astrofotografion: en 1850 ili fotis Vegan kaj, en 1857, Mizaron (ζ de la Granda Ursino), per la teleskopo de 38 cm de la observatorio de Harvard (kies William Cranch Bond estis direktoro).

Li malkovris plurajn kometojn, kies orbitojn li kalkulis; kaj sugestis ke la fotografio utilus por mezuri la videblan magnitudon de la steloj.

En 1853 li faris la unuan topografian mapon de la Blankaj Montoj[3] en Nov-Hampŝiro.

Je la morto de sia patro en 1859, li reprenis lian postenon de direktoro de la observatorio de la Universitato Harvard.

Li mortis pro tuberkulozo en 1865.

Honoroj redakti

Li ricevis la Oran Medalon de la Royal Astronomical Society en 1865[4] sed la medalo alvenis al li nur post lia morto.

Post lia morto oni donis lian nomon al :

Estis nomataj honore al patro kaj filo Bond :

Noto kaj referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti