Edward Charles Pickering

usona astronomo
Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri astronomo Edward Charles Pickering. Por aliaj signifoj vidu la artikolon Pickering.

Edward Charles Pickering (naskiĝis la 19-an de julio 1846 en Bostono, mortis la 3-an de februaro 1919 en Kembriĝo (Masaĉuseco)) estis usona astronomo kaj fizikisto. Li estis frato de alia fama usona astronomo nome William Henry Pickering.

Edward Charles Pickering
Persona informo
NomoEdward Charles Pickering
Dato de naskiĝo19-a de julio 1846
NaskiĝlokoBostono
Dato de morto3-a de februaro 1919
MortolokoKembriĝo (Masaĉuseco)
Aĝo je morto72
Okupoj kaj profesioj
Okupojastronomo kaj fizikisto
Geografio
ŜtatoUsono
Familio
FratoWilliam Henry Pickering [+]
Lingvoj
Parolata lingvoangla lingvo [+]
Ceteraj informoj
HonorigoPrix Jules Janssen, Pro la Merito pri la Sciencoj kaj Artoj, Henry Draper Medal, Gold Medal of the Royal Astronomical Society, Bruce Medal, Rumford Prize, Fellow of the American Academy of Arts and Sciences, eksterlanda ano de la Reĝa Societo [+]
Portalo pri Homoj
vdr

Li lernis en la Boston Latin School kaj fariĝis bakalaŭro pri sciencoj en la Universitato Harvard en 1865

Li estis direktoro de la Observatorio de la Universitato Harvard kie li faris gravajn esplorojn pri la spektroj de la steloj danke al la astrofotografio.

Kun la germana astronomo Hermann Carl Vogel, li estis la unua kiu observis spektre duopan stelon.

Li dungis multenombrajn virinojn, inter kiuj: Annie Jump Cannon, Henrietta Swan Leavitt, Williamina Fleming kaj Antonia Maury. Ĉiuj virinoj (foje kromnomitaj "la haremo de Pickering") faris gravajn malkovrojn.

En 1911, kun William Tyler Olcott li fondis la American Association of Variable Star Observers ("Usona asocio de observantoj de variantaj steloj").

Krom astronomio, li fondis en 1876 la Klubon de la Apalaĉaj Monto, klubo de montaraj marŝado, kartografio kaj naturprotekto de la Blankaj Montoj en Nov-Hampŝiro.

Honoroj redakti

Li ricevis:

Oni donis lian nomon al:

Noto kaj referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti