De Kift estas nederlanda muzikgrupo.

La membroj de De Kift, fondita en 1988, origine estis envolvitaj en punkomuziko dum la '80-aj jaroj. La celo de la grupo estas fari muzikon kun tekstoj en la propra lingvo kun atento pri la kompreneblo. En 1989 ĉi-tiu plano rezultis en la vinildisko IJverzucht [Envio]: ritma muziko en elektra intrumentaro, kombine kun trumpeto, trombono kaj tubjo (pro la faktoj ke kelkaj membroj ludis en fanfaro).

Post 1992 De Kift prenas ĝiajn tekstojn el la literaturo. Sur verkoj de Wolfgang Borchert, Erich Maria Remarque kaj Jan Arends baziĝis la kodisko Krankenhaus (septembro 1993): kolekto da komprimitaj mallongaj rakontoj pri frenezo kaj milito, al kiuj De Kift aldonis konvenajn sonojn.

En aprilo 1995 De Kift prezentis germanlingvan version de Krankenhaus en la Goethe-Instituto en Amsterdam.

Diskografio redakti

  • Vier Voor Vier (2003)
  • Koper (2001)
  • Vlaskoorts (1999)
  • Gaaphonger (1997)
  • Krankenhaus (1993)
  • IJverzucht (1989)

Eksteraj ligiloj redakti

De Kift