Malfermi la ĉefan menuon

Deklaracio pri la rajtoj de indiĝenaj popoloj

La Deklaracio de UN pri la Rajtoj de Indiĝenaj Popoloj (angle: United Nations Declaration on the Rights of Indigenous Peoples (UNDRIPDOTROIP) estis adoptita de la Ĝenerala Asembleo de UN en septembro 2007,[1] pere de plimulto de 143 kontraŭ 4 (Usono, Kanado, Aŭstralio kaj Nov-Zelando).[2] La Konsilio pri Homaj Rajtoj de la Unuiĝintaj Nacioj voĉdonis en la 30a de junio 2006 kun 30 voĉdonoj, kontraŭ 2 (Kanado [3] kaj Rusio) kaj 12 sindetenoj.

La Deklaracio, je rekomendo de la Viena Deklaracio kaj Agadprogramo [4] asertas, interalie, ke indiĝenaj popoloj rajtas al interna memdeterminado kaj ke pro tiu rajto ili libere determinas sian politikan statuson kaj libere determinas sian ekonomian, socian kaj kultura evoluojn.[1] Ĝi deklaras ke indiĝenaj popoloj ne povas esti forpelitaj de siaj teritorioj, ke ili havas la rajton je la naturaj rimedoj kiuj situantas sur ilia teritorio. La Deklaracio fariĝas la UN referenco por la respekto de la rajtoj de indiĝenaj popoloj. Ĝi ebligas taksi la sintenon de ŝtatoj rilate al indiĝenaj popoloj, sed ĝi ne havas devigan efikon en internacia juro, do temas nur pri 'soft law' (milda leĝo).

ReagojRedakti

La brita delegito al Unuiĝintaj Nacioj memoris, ke Britio rifuzis la nocion de kolektivaj rajtoj en internacia juro. Ĉi tiu rimarko provokis fortajn reagojn de indiĝenaj popoloj. Ĝi fariĝis temokampanjo de Survival International.

Vidu ankaŭRedakti

Eksteraj ligilojRedakti

Notoj kaj referencojRedakti

Tiu ĉi estas parta traduko de samtitola artikolo en la franca vikipedio je la 26-a de marto 2019.

  1. 1,0 1,1 Ĝenerala Asembleo adoptas Deklaracion pri la Rajtoj de Indiĝenaj Popoloj , UN, 13-a de septembro 2007
  2. UN Malplena Deklaro pri Indiĝenaj Rajtoj [1], Projekto cenzurita, 2009
  3. Capitaine Brieg kaj Thibault Martin, «La déclaration des Nations Unies sur les droits des peuples autochtones: le dilemme canadien face à la reconnaissance du "Sujet" autochtone», Études Canadiennes, no 69, 2010, p. 139-153 (rete [2] Alirita la 9an de aprilo 2019)
  4. Vieno-Deklaracio kaj Agad-Programo, Sekcio II, paragrafo 29