Deklivglitado

Deklivglitado, teramasmoviĝo deklivmoviĝo estas geomorfologia procezo, ĉe kio la grundoj, regolito kaj rokoj sub enfluo de la gravito glitas alvalen. La glitado de la teramasoj povas okazi en formo de malrapida glitado, aŭ pli rapida fluado, sed ankaŭ la teramasoj povas fali aŭ renversigi. La proceso povas daŭri sekundojn aŭ jarojn. Tiu amasa moviĝado povas okazi ĉe la tera surfaco aŭ ĉe submara tereno. Eĉ sur Marso kaj Venuso oni povis observi similajn okazaĵojn.

Komputila ŝajnigado: deklivglitado en la kantono San Mateo apud San Francisco, 1997
Terglitado en Salvadoro.

OkazojRedakti

Oni distingas jenajn surfacajn eroziojn (denudacio):

La signifo de akvo en amasmoviĝoRedakti

 
Deklivglitado post altakvo.

Akvo povas pligrandigi la stabilecon de deklivo aŭ malpligrandigi. Tio dependas de la akvoamaso. Malgrandaj amasoj povas pligrandigi la stabilecon de grundo pro la surfaca tensio de la akvo.

Se estas tro da akvo, la akvo fariĝas glitrimedon kiu pligrandigas la procezojn de la erozio. Oni povas kompari tion kun sablejo. Oni povas konstrui sablejon nur el humida sablo. Tro da akvo kaŭzas la forfluon de la sablo kaj se estas tro seka sablo ĝi ne povas teni la formon.

Kialoj de amasmoviĝojRedakti

Grundoj kaj regolitoj restas sur la deklivo, tiom longe kiam la gravito estas malpli forta ol la frota potenco. Faktoroj, kiuj povas malgrandigi la froton povas esti:

FontojRedakti

  • Monroe, Wicander: The Changing Earth: Exploring Geology and Evolution. eldonejoThomson Brooks, Cole, 2005, ISBN 0-495-01020-0
  • Selby, M.J.:Hillslope Materials and Processes, dua eldono, eldonejo Oxford University Press, 1993, ISBN 0-19-874183-9
  • A. H. Strahler und A. N. Strahler: Physische Geographie, 3. Auflage. UTB, Stuttgart, 2005, ISBN 3-8252-8159-0
  • Sebastian Krastel: Submarine Hangrutschungen: eine (unterschätzte) Naturgefahr?, IFM Geomar, Leibniz-Institut für Meereswissenschaften an der Universität Kiel, 15. März 2011, http://www.ifm-geomar.de/index.php?id=6099

Eksteraj ligilojRedakti