Dennis Kucinich
Dennis John KUCINICH (IPA: [kuˈsɪnɪtʃ]) (naskiĝis la 8-an de oktobro 1946 en Klevlando, Ohio) estas usona politikisto (Demokrata Partio) kaj eksa membro de la Usona Domo de Reprezentantoj. Li estis kandidato por la Demokrata nomumo por usona prezidento en la elektoj 2004 kaj 2008.
Dennis Kucinich | |||||
---|---|---|---|---|---|
![]() | |||||
Persona informo | |||||
Dennis Kucinich | |||||
Naskiĝo | 8-an de oktobro 1946 (76-jara) en Klevlando | ||||
Religio | katolika eklezio [#] | ||||
Lingvoj | angla [#] | ||||
Ŝtataneco | Usono [#] | ||||
Alma mater | Klevlanda Ŝtata Universitato • Case Western Reserve University • St. John Cantius Parish • Case Western Reserve University [#] | ||||
Partio | Demokrata Partio [#] | ||||
Familio | |||||
Edz(in)o | Elizabeth Kucinich • Sandra Lee McCarthy [#] | ||||
Infanoj | Jackie Kucinich [#] | ||||
Profesio | |||||
Okupo | politikisto [#] | ||||
Aktiva en | Vaŝingtono • Klevlando • Columbus [#] | ||||
| |||||
| |||||
[#] | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Kucinich nune reprezentas la 10-an distrikton de Ohio en la Domo de Reprezentivoj. Lia distrikto inkluzivas plejparton de oksidenta Cleveland, kaj ankaŭ antaŭurbojn kiel Parma kaj Cuyahoga Heights. Li nune estas la estro de la Doma Politika Subkomitato pri la Doma Komitato de Supervido kaj Registara Reformo. Li ankaŭ estas membro de la Komitato pri La Laboro kaj Eduko.
De 1977 ĝis 1979, Kucinich servis kiel la 53-a urbestro de Cleveland, Ohio, en tempesta periodo en kiu le supervivis reportelekton kaj sukcesis en batalo kontraŭ vendi la urban elektran utilprogramon antaŭ esti venkita por reelekto de George Voinovich.