Departementa domo (Debrecen)

La Departementa domo estas impona secesia historia monumento en Debrecen.

Departementa domo en Debrecen

Historio redakti

En tiu loko estis konstruita la unua hotelo de Debrecen en 1688. En la korto oni aranĝis teatrajn prezentaĵojn, eĉ en 1798 tie okazis la unua hungarlingva teatraĵo de la urbo. En 1811 pro incendio ĉesis la prezentaĵoj. En 1876 Debrecen iĝis centro de Hajdú, la hotelo transprenis la administrajn taskojn. La nun videbla pli moderna departementa domo estis konstruita en la sama loko inter 1911-1912, kie seninterrompe okazas la administrado.

Konstruaĵo redakti

La arkitekto estis Zoltán Bálint. Fasado de la duetaĝa departementa domo (kun mansardo) situas laŭ la trotuaro. En mezo de la fasado la tre larĝa enirejo estas videbla. Ornamaĵoj de la fasado estas ceramikaĵoj de fabriko de Vilmos Zsolnay. Sub la mansardo estas videbla blazono de la departemento. Interne menciindas la pentritaj fenestroj kaj la feraj kradoj. En la ĉefĉambro stukoj kaj blazonos de la departementaj komunumoj ornamas la ĉambregon.

 
Fasado de la departementa domo

Fontoj redakti

 
Supro de la departementa domo