Hajdú (reĝa departemento) (hajdU) (germane Haiduck) estis historia departemento en meza parto de la Hungara Reĝlando. La nomo estas hungare hajduko.

Hungara reĝlando kun Kroatio, loko de departemento Hajdú
Polaj hajdukoj

Demografio redakti

Laŭ la censo de 1880

Laŭ la censo de 1910

Administracio redakti

Estis 3 distriktoj, nomo de distrikto kaj distriktejo samas:

La departemento situas ĉe senfinaj ebenaĵoj sen riveroj, Tiso nur iomete tuŝas la departementon. La alvenintaj hungaroj en 895 trovis la teritorion konvena por la paŝtejoj, kampoj. Post la mezepoko la turkoj okupis la departementon. Debrecen iomete havis aŭtonomion aŭ memstarecon, krome laŭeble ligiĝis al princlando Transilvanio. Post la turka erao restis senhomaj vilaĝoj, kiujn ricevis la hajdukoj kaj fondiĝis hajdukaj urboj. Ili ne apartenis al departementoj, simile al la kumanaj kaj jasaj teritorioj ili estis aŭtonomaj. En 1849 Debrecen estis provizora ĉefurbo de Hungario. La departemento mem formiĝis en 1876 el Debrecen, el la hajdukaj komunumoj kaj el najbaraj teritorioj. Ĝi enhavas regionon Hortobágy (hortobAdj), la plej karakteriza hungara Nacia parko.

 
Panoramo de Hortobágy kun baskulputo

Eksteraj ligiloj redakti

Vidu ankaŭ redakti