Centra Departemento

departemento de Paragvajo
(Alidirektita el Departemento Central)

La Centra Departemento estas unu el 17 departementoj de Paragvajo, kiuj kun la Ĉefurba Distrikto de Asunciono konsistigas la ŝtatan teritorion. Sur areo de 2 465 kvadrataj kilometroj laŭ la stato de la censo de 2012 vivis 2 297 739 loĝantoj, kio rezultigas loĝdenson de po 932,2 homoj laŭ kvadrata kilometro. Administra centro estas la urbo Areguá. La departemento pludividiĝas je 19 distriktoj.

Centra Departemento

Central in Paraguay.svg
Bazaj informoj
Ĉefurbo Areguá
Areo 2 465 km²
Loĝantaro (stato: censo de 2012)
ISO-kodo PY-11
Information icon.svg
vdr