Descenda kojlo
La descenda kojlo[1] (latine colon dēscendēns) aŭ, neformale, la maldekstra kojlo estas la vertikala parto de la homa dika intesto antaŭ la sigmoido.
Descenda kojlo | |
---|---|
Loko de la descenda kojlo en la dika intesto
| |
anatomia strukturo • klaso de anatomia unuo | |
latine | colon dēscendēns |
sistemo | Digesta sistemo |
Priskribo redakti
La descenda kojlo estas la parto de la nutrokanalo antaŭ la sigmoido kaj la rektumo kaj post la transversa kojlo. Ĝia longo en plenkreskintaj homoj estas proksimume 25 centimetroj; ĝia diametro en plenkreskintaj homoj estas proksimume 6,3 centimetroj.
La descenda kojlo estas tipe rekta kaj vertikala, tra kiu la digestataĵo moviĝas malsupren. Normale, la descenda kojlo troviĝas en la maldekstra flanko de la homa abdomeno.
Funkcio redakti
Sorbado de akvo aŭ aliaj nutraĵoj ne multe okazas en la descenda kojlo. La ĉeffunkcio de la descenda kojlo estas entenado de la ĉimo ĝis fekado. La ĉimo solidiĝas kaj fariĝas fekaĵo dum la malsupreniro tra tiu parto de la dika intesto.
Referencoj redakti
Eksteraj ligiloj redakti
- Descending colon (angle). Encyclopædia Britannica.