Deventaj Insuloj (Franca Polinezio)

La Deventaj Insuloj (france Îles Sous-le-Vent) estas la okcidenta insulgrupo de la Societa Insularo de Franca Polinezio. La arkipelago estas administracia unuo de Franca Polinezio kaj konsistas el Huahine, Raiatea (plej granda insulo de la grupo), Tahaa, Bora Bora, Maupiti, Tupai, Manuae, Maupihaa kaj Motu One.

Deventaj Insuloj (Franca Polinezio)
insularo • administrative subdivision of French Polynesia
Akvejo Pacifiko
Geografia situo 17° 32′ S, 149° 50′ U (mapo)-17.533333333333-149.83333333333Koordinatoj: 17° 32′ S, 149° 50′ U (mapo) f1
Deventaj Insuloj (Franca Polinezio) (Societa Insularo)
Deventaj Insuloj (Franca Polinezio) (Societa Insularo)
DEC
Deventaj Insuloj (Franca Polinezio)
Deventaj Insuloj (Franca Polinezio)

Map

Tuta areo 395 km²f1
Loĝantoj 33 184 f2
vdr

La arkipelago estas je la 12-a de aprilo 1769 malkovrita fare de James Cook, fariĝis franca protektorato en 1843 kaj franca kolonio en 1880.

La insuloj estas montecaj kaj konsistas pro la vulkana origino el la roktipoj traĥito, dolerito kaj bazalto.

Sur la insuloj troviĝas panfruktoj, pandanoj kaj kokospalmoj. La malabunda faŭno konsistas el aproj, ratoj kaj etaj lacertoj. en la rojoj sur la insuloj vivas dolĉakvaj fiŝoj, sed ĉirkaŭ la koralrifoj apud la insuloj troviĝas granda diverseco da tropikaj salakvaj fiŝoj. Sur la insuloj oni produktas kopron, sukeron, rumon, perlamoton kaj vanilon. Turismo estas tre grava parto de la ekonomio.

Administracie la Deventaj Insuloj formas unu el la kvin administraciaj unuoj de Franca Polinezio. Geografie ĝi estas unu el la ses elektaj distriktoj de Franca Polinezio.

Vidu ankaŭ redakti