Maupiti

Maupiti estas unu el la plej okcidentaj insuloj de la Societa Insularo. Tiuj apartenas al Franca Polinezio. Tie loĝas proksimume 1200 homoj.

Maupiti
Satelita foto de Maupiti
Satelita foto de Maupiti
insulo
Akvejo Pacifiko
Insularo Societa Insularo
Geografia situo 16° 26′ S, 152° 15′ U (mapo)-16.433333333333-152.25380Koordinatoj: 16° 26′ S, 152° 15′ U (mapo) f1
Situo de Maupiti
Situo de Maupiti

Map

Areo 13,5dep1 w3f4
Plej alta loko Monto Teurafaatui
380 mf5
Loĝantaro 1 234 (2012)
Ĉefa loko Vaiea
vdr

La vulkanisma insulo proksimume estas 13 km² granda. Ĝi estas formita per estingiĝinta vulkano (la ĉefinsulo) kiu tute ĉirkaŭiĝis per laguno. Tiu denove estas ĉirkaŭita per longa vico da koralinsuloj kiuj estas ĉirkaŭitaj per rifo. La plej alta punkto estas Monto Teurafaatui (380 metroj). Ekde tiu loko oni povas vidi la atolon Bora Bora. La ĉefurbo estas la vilaĝo Vaiea. Estas pramo kiu ligas la ĉefinsulon kun la insulo Motu Tuanai, sur kiu estas flughaveno. Estas mallarĝa pasejo en la rifo tra kiu ŝipoj povas atingi la lagunon.

La insulo ne havas hotelojn kaj ankaŭ estas apenaŭ aranĝoj por turismo. Tamen estas kelkaj pensionoj. Trifoje en semajno iras flugo de Air Tahiti al Tahitio.

La ekonomio forte dependas de la produktado de nonio.

Historio redakti

Arkeologiaj trovaĵoj indikas ke la insulo jam havis loĝantojn en la jaro 850. Sur la insulo oni trovis 16 tombojn el tiu epoko. Ili estas la plej antikvaj trovaĵoj de la Societa Insularo.

En 1722 ĝi malkovriĝis fare de la nederlandano Jacob Roggeveen.

Eksteraj ligiloj redakti