Dezerto de Lompul
La Dezerto de Lompul estas malvasta dezerteto en la nordokcidento de Senegalo, mezvoje inter Dakaro kaj Saint-Louis (Ndar).
Dezerto de Lompul | ||
---|---|---|
dezerto [+] | ||
Lando | Senegalo | |
Koordinatoj | 15° 27′ 0″ N, 16° 41′ 0″ U (mapo)15.45-16.6833Koordinatoj: 15° 27′ 0″ N, 16° 41′ 0″ U (mapo) | |
Dezerto de Lompul | ||
Vikimedia Komunejo: Lompoul Desert [+] | ||
Specifaĵoj redakti
Ĝi situas en la regiono de Luga, 10 km for de la Atlantiko, inter Lompoul-sur-mer kaj Kebemer.
La dezerto kovras 18 km². La dunoj povas atingi altecon de 40 ĝis 50 m. La sablo havas la koloron de okro, foje eĉ ruĝan kaj estas tre fajna. Vegetaĵaro malabundegas.
Tourismo redakti
La Dezerto de Lompul estas pli kaj pli vizitata de turistoj, ĉar ĝi donas jam antaŭguston de la grandaj dezertoj pli nordaj, en Maŭritanio. Ekskursoj ĝenerale startas en Saint-Louis. Tranoktado estas aranĝata en kamparoj de "ĥaimaoj" (khaïma - tendo maŭritania).