Dezső Debreczeni [deĵO debreceni], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Debreczeni Dezső estas hungara piedbatboksisto, okfoja mondĉampiono, trejnisto, sportinstruisto.

Dezső Debreczeni
Persona informo
Naskiĝo 13-an de junio 1974 (1974-06-13) (49-jaraĝa)
en Békéscsaba
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Tessedik Sámuel College
Okupo
Okupo piedbatoboksisto • sporta trejnisto
vdr

Dezső Debreczeni naskiĝis la 13-an de junio 1974 en Békéscsaba.

Biografio redakti

Dezső Debreczeni akiris pedagogiajn diplomojn en altlernejo en sia naskiĝurbo en 2003 kaj 2004, ankaŭ trejnistan diplomon en Budapeŝto en 2004, fine gradon MSc en Pedagogia Kampuso en Szeged en 2013.

Sporta kariero redakti

Dezső Debreczeni ekde 1984 estis piedbatboksisto en sia naskiĝurbo. Li apartenis baldaŭ ankaŭ al la hungara nacia teamo. Li estis la unua okfoje en mondĉampionumoj, same okfoje en eŭropaj ĉampionumoj. (Noto: tiu sportbranĉo ne partoprenas en Olimpikoj.) Li finis sian aktivan sportan karieron en 2008, poste li estis sportinstruisto kaj trejnisto.

Fontoj redakti

Referencoj redakti