FEHÉR Dezső (fehe:r deĵoe:) estis hungara verkisto, ĵurnalisto naskita en Disznósd la 2-an de decembro 1869 kaj mortinta en Oradea la 22-an de februaro 1935.

Dezső Fehér
Persona informo
Naskiĝo 2-an de decembro 1869 (1869-12-02)
en Borsodszentgyörgy
Morto 22-an de februaro 1935 (1935-02-22) (65-jaraĝa)
en Oradea
Profesio
Okupo ĵurnalisto vd
vdr

Kariero redakti

Dezső Fehér finis en la porinstruista lernejo de Budapeŝto, dume en 1987 li estis helpredaktoro de la Bolond Istók. Li instruis mallongtempe en Nagyvárad. Li redaktis spritaĵgazetojn 1891 Darázs, de 1892 Bagoly. Inter 1895–98 li estis redaktoro de la gazeto Nagyvárad, de 1898 respondecredaktoro, plurfoje ĉefredaktoro de la gazeto Nagyváradi Napló. En 1919 li ekigis gazeton titolitan Magyar Szó. Li partoprenis la fondadon de la teatro Szigligeti Társulat kaj de la Vidéki Hírlapírók Szövetsége (Unuiĝo de Provincaj Ĵurnalistoj). Li estis amiko de Endre Ady kaj kunmetis kolekton el ĵurnalartikoloj de Ady (Ha hív az acélhegyű ördög, Nagyvárad, 1927).

Verkoj redakti

  • A félmilliós terno (komedio, Bp., 1889);
  • Kaleidoszkóp (Nagyvárad, 1894).

Fonto redakti

  • Magyar Életrajzi Lexikon