Diane Leyre, (naskiĝis en 1997 en Neuilly-sur-Seine)[1] estas franca belecreĝino. La 12-an de decembro 2021, ŝi estis elektita Miss Francio 2022 en spektaklejo Zénith de Caen kaj iĝis la deksesa Miss Francio el Francilio.

Diane Leyre
Persona informo
Naskiĝo 10-an de julio 1997 (1997-07-10) (26-jaraĝa)
en Neuilly-sur-Seine
Lingvoj francaanglahispana
Loĝloko Parizo
Ŝtataneco Francio
Alma mater IE-universitato
Okupo
Okupo modelo • partoprenanto de belec-konkurso
vdr

Biografio redakti

Naskiĝinta en 1997[2], ŝi havas pliaĝan fraton, kaj devenas de Kamargo tra sia patro[3]. Diane Leyre estas la kuzino de Ilanna Barry Miss Langvedoko-Rusiljono 2020 kaj kandidatino por Miss Francio 2021[4].

Ŝi absolvis ekonomian kaj socian bakalaŭron kun honoroj. Ŝi poste studis dum kvar jaroj en IE University de Madrido dank' al meritstipendio kie ŝi akiris Bachelor in business and administration. Ŝi estas trilingva, parolante la hispanan, la anglan kaj la francan. Nuntempe ŝi estas dungito en kompanio de nemoveblaĵa evoluigado[5].

Miss Francio redakti

La 4-an de julio 2021, ŝi estis elektita Miss Parizo 2021[6]. Poste estis elektita en oktobro 2021, Miss Francilio 2021. La 12-an de decembro 2021, ŝi gajnis la konkurson 25 jarojn post Patricia Spehar, iĝante Miss Francio 2022, antaŭ Floriane Bascou Miss Martiniko[7]. Ŝi sukcedas al Amandine Petit, Miss Francio 2021[8]. Laŭ la detaloj de la voĉdono, ŝi estis 3-a en la voĉdono de la publiko kaj 1-a en tiu de la ĵurio[9].

  • Miss Francio 2022: Diane Leyre, Miss Francilio
  • 1-a daŭfenino: Floriane Bascou, Miss Martiniko
  • 2-a daŭfenino: Cécile Wolfrom, Miss Alzaco
  • 3-a daŭfenino: Tumateata Buisson, Miss Tahitio
  • 4-a daŭfenino: Youssra Askry, Miss Normandio

Referencoj redakti

Fonto redakti

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Diane Leyre en la franca Vikipedio.