Didier Lestrade estas franca gazetisto kaj verkisto. Li estas konata ankaŭ kiel aktivisto en la fakoj de la luktoj por la rajtoj de la gesamseksamuloj kaj kontraŭ Aidoso.

Didier Lestrade
Persona informo
Didier Lestrade
Naskiĝo 22-an de februaro 1958 (1958-02-22) (66-jaraĝa)
en Mahdia, Tiaret
Lingvoj franca vd
Ŝtataneco Francio vd
Profesio
Okupo taglibristo • verkistoĵurnalisto • HIV/AIDS activist vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr


Junaĝo redakti

Li naskiĝis la 22an de februaro 1958 en Mahdia en la tiama franca kolonio Alĝerio. Post infanaĝo en la sud-okcidenta parto de Francio, li forlasis sian regionon en 1977 post du sinsekvaj malsukcesoj je abiturienta ekzameno. Ekde sia alveno en Parizo, Didier Lestrade kunlaboris al la subgrunda « Gaie Presse » kreita de Misti, Audrey Coz kaj Maxime Journiac (antaŭa publikaĵo al la kreado de Gai Pied), kiu eldonos nur kvar numerojn. Je sia 22-jariĝo, frustrita pro la ĉesado de « Gaie Presse » sekve de la registaraj malpermesoj de afiŝado kaj vendado al la neplenaĝuloj, li decidas krei sian propran revuon Magazine inter 1981 kaj 1986, kun Misti kiu fariĝos poste arta direktoro de Gai Pied.

La gazetisto redakti

Kiel sendependa gazetisto, ekde 1986, li regule kunlaboris al Gai Pied, Rolling Stone kaj Libération. Li estis agnoskita kiel fakulo pri la elektronikaj dancmuzikoj, precipe la Haŭza.

En 1995, kun la helpo de Pascal Loubet, li fondis la ĉiumonatan revuon por gesamseksamuloj « Têtu ». Financita de Pierre Bergé danke al la Yves Saint-Laurent Fondaĵo, tiu gazeto fariĝas nun la ĉefa franca geja revuo. Lia kunlaborado al Têtu ĉesas en julio 2008.

Ek de 2009, li estas ĵurnalisto de la Agentejo kaj ĉef-redaktoro de la ĉiusemajna revuo eldonita en la retejo « Minorites.org » por defendi ĉiujn minoritatojn religiajn, rasajn, aŭ seksajn.

Li ankaŭ skribas artikolojn okaze por diversaj revuoj kaj regule en sia reta taglibro « didierlestrade.blogspot.com »

La aktivisto redakti

En 1987, je sia 28-jariĝo, Didier Lestrade malkovris ke li estas HIV seropozitiva. Ekde tiu periodo, li sin dediĉas al la batalo kontraŭ Aidoso fondiĝante la parizan branĉon de Act up, kun siaj amikoj gazetistoj Luc Coulavin kaj Pascal Loubet. Li ankaŭ prezidas tiun asocion dum ĝiaj tri unuaj jaroj.

En 1992, li ludis gravan rolon en la kreado de TRT-5, interasocia grupo kiu kunligas la ĉefajn francajn asociojn kontraŭ Aidoso, kaj kies celo estas defendi la rajtojn de la malsanulojn ĉe la diversaj instancoj por la terapeŭtika serĉado kaj kuracado. Ĝis 2002, li estis unu el la kunordigantoj de tiu interasocia grupo.

La verkisto redakti

En 2000, li publikigis sian unuan libron « Act up, une histoire » kiu rakontas la dek unuajn jarojn de la asocio Act up Parizo. Lia dua libro, « Kinsey 6, ĵurnalo de la 80-aj jaroj », en 2002, estas intima recenzo verkita dum la jaroj de « Magazino ». La tria libro, « The End », en 2004, temas pri la evoluo de la geja medio. En tiu eseo, li denoncis precipe la malsukceson de la prevento kontraŭ Aidoso ĉe la gejoj. Li forte kritikas la gejojn kiuj memdecide rifuzas uzi kondomojn, kaj tiel malebligas bremsi la epidemion.

En 2002, li forlasis Parizon por loĝi en la kamparo apud Alençon, en la franca Normandio. Li rakontas pri sia nova kampara vivo en sia libro « Cheikh » (Ŝejĥo) en 2007. Li dediĉas parton de tiu libro al la usona verkisto Henry David Thoreau, kies gejecon li hipotezas.

Li figuras en la eldono 2006-2007 de la Who's who in France.

En 2010, liaj malnovaj kronikoj aperintaj en gazeto Libération inter 1988 kaj 1999 estas eldonataj sub la titolo "Chroniques du dance-floor" (kronikoj el la dancosalono) ĉe la eldonisto "Editeur Singulier".

Internaciaj referencoj de la libroj ISBN :

- Act up, une histoire: 978-2207248836

- Kinsey 6, journal des années 80 : 978-2207252192

- The End : 978-2207254240

- Cheikh: 978-2080689641

- Chroniques du dance floor, Libération 1988-1999 : 978-2953346718

- Le Journal du Sida - Chroniques 1994 / 2013 : 978-2322039128

Eksteraj ligiloj redakti

- Lia ĉiusemajna reta gazeto : http://www.minorites.org/ Arkivigite je 2008-03-07 per la retarkivo Wayback Machine

- Lia blogo : http://didierlestrade.blogspot.com/

- Filmata prelego en urba biblioteko de Lyon la 17/05/2008 : http://php.bm-lyon.fr/video_conf/detail.php?id=244 Arkivigite je 2009-07-06 per la retarkivo Wayback Machine

- Lia persona retejo : http://www.didierlestrade.fr