Diego de Rojas (Burgos, Hispanio, 1500 - Provinco Santiago del Estero, Argentino, 1544)[1] estis esploristo, kaj konkistadoro hispana de mezo de la 16a jarcento.

Diego de Rojas
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 1499 (1499-11-30)
en Burgoso
Morto 30-an de novembro 1543 (1543-11-30) (44-jaraĝa)
en Santiago del Estero
Lingvoj hispana
Ŝtataneco Hispanio
Subskribo Diego de Rojas
Okupo
Okupo esploristo • militisto
vdr

Li alvenis al la urbo Santo Domingo en 1516. En 1522 translokiĝis al Meksiko kie li estis sub ordonoj de Hernán Cortés. Poste li formis parton de la konkeranta armeo de Pedro de Alvarado, kaj partoprenis en la konkeroj de la teritorioj de la nunaj landoj Meksiko, Gvatemalo kaj Salvadoro.[1][2]

En 1536 li veturis al kio nune estas Peruo, kiel parto de helpa armeo favora al Francisco Pizarro. El 1538 al 1539 partoprenis en la konkero de la provinco Ĉarkas, nuna Bolivio, kies unua guberniestro li estis.[1]

En 1543, la guberniestro de Peruo Cristóbal Vaca de Castro, donis permeson al la kapitano Diego de Rojas por organizi ekspedicion al novaj konataj teroj (norde de la nuna Argentino) kun Felipe Gutiérrez y Toledo kaj Nicolás de Heredia. Ili trapasis la Andojn kaj eniris en la regiono nomita de la inkaoj Tukumano.

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti

  1. 1,0 1,1 1,2 La Nación, Diego Rojas http://www.lanacion.com.ar/nota.asp?nota_id=572722 Arkivigite je 2020-04-13 per la retarkivo Wayback Machine Alirita la 18an de septembro de 2008
  2. HISTORIA DE EL SALVADOR Arkivigite je 2014-03-16 per la retarkivo Wayback Machine Marc GUIBLIN, UNIVERSITÉ DE PARIS IV-SORBONNE, Centre d'Études ibériques et latino-américaines appliquées (C.E.I.L.A.)