Malfermi la ĉefan menuon

Eniro de Diego de Rojas al Tukumano

En 1543 la vicguberniestro de la Provinco Ĉarkas, Diego de Rojas [ROĥas], realigis enirejon al Tukumano (ekspedicion), nome kuraĝa aventuro ĉar tiu kapitano kaj liaj soldatoj esploris nekonatan kaj malamikan medion — ili penetris al la tiam nekonata teritorio, kiu nun estas la Nordokcidento de Argentino. Kvankam Rojas forpasis dum la aventuro, la ekspedicio daŭris ĝis atingi la areon de la rivero Paranao kaj revenis al la tiama Bolivio sen trovi la serĉitajn trezorojn.

La interno de Argentino jam estis esplorita tuj post la konkero de Peruo. Post kiam en 1527 Sebastiano Kaboto fondis la fortikaĵon Sancti Spiritu ĉe la elfluejo de la rivero Karkaranjao en la rivero Paranao, sendis Francisco César kun grupo de soldatoj serĉe de vojo al Peruo, sed ili devis reveni post tri monatoj. En tiu epoko oni parolis pri la legendoj de la Urbo de la Cezaroj aŭ de Trapalando. En 1536 Diego de Almagro devene el Peruo esploris Jujuy, Salta kaj Katamarko serĉe de trapasejo al Ĉilio, rezulte en la Malkovro de Ĉilio fare de eŭropanoj.

Rojas en 1539 jam iniciatis ekspedicion tra la valo Tarija al tero de ĉiriguanoj en la Granda Ĉako serĉe de vojo al la rivero Plata, kaj alvenis ĝis la rivero Pilkomajo. Malsukcesinte, intencis serĉi tion tra Tukumano aŭ Tukma, por kio petis permeson al la guberniestro de Peruo, Cristóbal Vaca de Castro, por tiu ekspedicio, kion li atingis ĉar Vaca volis malproksimigi la insurekciintaj konkerintoj de Peruo kontraŭ Almagro.[1] En la ekspedicio formis parton pli ol 200 hispanoj, kelkaj nigruloj kaj indianoj (ne enkalkulitaj laŭkutime) kaj eĉ tri hispaninoj.

La ekspedicio de RojasRedakti

Ili eliris en majo de 1543 el Kuzko al Kolasujo, ĉirkaŭiris la lagon Titikako, kaj aliris la urbon La Plata, nuna Sukro en Bolivio. Eniris en nuna argentina teritorio tra Kalahojo (ĉe La Quiaca [lakiAka]) kaj laŭiris diversajn vojon kaj faris disigojn kaj rekuniĝojn tra la areo de la Kalĉakiaj Valoj. En Kapajo la kaciko Kanamiko malpermesis la alvenon de la hispanoj, kaj laŭlegende Rojas luktis sola kontraŭ multaj indiĝenoj, poste amikiĝis kun Kanamiko kaj poste remalamikiĝis. En Tukumanao la hispanoj surprizis la loĝantojn ĉar ili venis subite silente, sed siavice la lokanoj surprizis la hispanojn kiam ili foriris nokte senove silente kunportante ĉiujn manĝajojn, pro kio la hispanoj devis foriri. Decembre ili rekuniĝis kun la hispanoj de la grupo de Gutiérrez, el kiuj ili separiĝis antaŭ monatoj. Kiam ili estis survoje al la rivero Sokonĉo (Dulce aŭ Nesala), en loko de la provinco Salabina la indiĝenoj ĥurioj de la kaciko Sinĉiuaina rezistis, kaj okazis batalo tritaga, je kies konsekvenco mortiĝis Rojas en januaro de 1544 post agonio sestaga pro venenigita sago vundinta lian kruron.

La estrado de MendozaRedakti

Antaŭ mortiĝi Rojas nomumis kiel ekspediciestro Francisco de Mendoza (1515-1547) anstataŭ la aliaj estroj Gutiérrez kaj Heredia, el kiuj la unua estis arestita, sendita al Kuzko, kaj ekzekutita. Inter diversaj aventuroj ili trapasis teritoriojn de la nunaj provincoj Katamarko, Rioĥo kaj la nordo de San Juan, enirante en la provincon Kordobo tra la Valo Kalamuĉita. Mendoza sekvis la fluejon de la rivero Tercero (tria) kaj de la rivero Karkaranjao, direkte al la rivero Plata. Li alvenis al la rivero Paranao en marto de 1545 al la loko kie estis estinta la fortikaĵo Sancti Spiritu konstruita de Kaboto. Ekde tie li sekvis norden laŭ la bordo de la Paranao kaj poste dum 13 tagoj voje al Asunciono, sed devis retroiri pro inundoj kaj marĉoj. Post tri monatoj li rekuniĝis kun Heredia, kiun li lasis malantaŭe, kaj ĉiuj iris al Malaventura. Mendoza klopodis pluiri al Paragvajo, sed la 8an de septembro le estis murdita de la soldato Diego Álvarez de Almendral, kaj kune estis murdita ankaŭ Sánchez de Hinojosa, eble instige de Heredia. Tiu ekestris kaj nomumis vicestron Diego Álvarez.[2]

La estrado de HerediaRedakti

La survivintoj eliris al Peruo komence de 1546 estre de Heredia, revenis norde al Tukumano kaj alvenis al la teroj de diagitoj, kie ripozis 10 tagojn. Dum unu monato vagadis ĉe la riveroj Dulce kaj Salado kaj estis atakitaj de indiĝenaj luleoj ĉe la rivero Sokonĉo ankoraŭ survoje al Tukumano, kies teritorion ili invadis fine de 1545, kie ili restis du monatojn. Poste pluiris la riveron Salí fine de februaro de 1546.

Heredia lasis roton en Quire Quire kaj sekvis al Peruo,[3] alveninte al Sokoĉo en la nuna Bolivio ili ekricevis de la indiĝeoj konfuzajn novaĵojn pri la enlanda milito inter la hispanaj konkerintoj de Peruo. Post tri jatoj kaj duono ili estis trairintaj pli ol 4.000 km. Heredia roto trafis 6 aŭ 7 hispanojn devenajn de La Plata estre de Lope de Mendoza, kiuj estis fuĝintaj de la trupoj de la kapitano Francisco de Carvajal el la insurekcia flanko kontraŭ la reĝo. Ĉiuj kune direktis sin al Pokona estre de Lope de Mendoza.[4] Kiam Carvajal alvenis al Paria survoje de Arekipo al La Plata, eksciis pri la alveno de la ekspediciantoj. Carvajal venkis, kaj Heredia kaj de Lope de Mendoza estis ekzekutitaj en Arekipo.[5]

NotojRedakti

  1. La Nación, Diego Rojas, http://www.lanacion.com.ar/nota.asp?nota_id=572722 Alirita la 6an de novembro 2010
  2. Cervantes virtual. Konsultita la 7-11-2010
  3. EL QUICHUA SANTIAGUEÑO: SITUACION GEOGRAFICA, HISTORICA Y LINGUISTICA. Konsultita la 07-11-2010
  4. La inkao Garcilaso de la Vega informis pri 150 homoj preskaŭ ĉiuj surĉevale.
  5. Calchaquí. Paĝoj 245-252. Adán Quiroga. Española, 1897

BibliografioRedakti

  • Capítulos de una información de los servicios prestados por Pedro González de Prado, que entró en las provincias de Tucumán y Río de la Plata con Diego de Rojas, Felipe Gutiérrez y Nicolás de Heredia y se señaló en la expedición de Francisco de Mendoza. De Pedro González de Prado (1548)
  • Primera y segunda parte de la Historia del Perú. De Diego Fernández (1568)
  • Quinquenarios o Historia de las Guerras Civiles del Perú y otros sucesos de las Indias. De Pedro Gutiérrez de Santa Clara
  • Guerras Civiles del Perú. De Pedro Cieza de León