Dietrich Schernberg

Dietrich SCHERNBERG (ankaŭ Schermberg, Schrembergk; mortinta je la komenco de la 16-a jarcento) estis germana verkisto, juristo kaj eklezia vikario.

Vivo redakti

Schernberg estis inter 1483 kaj 1502 imperiestra notaro kaj vikario ĉe la Johano-kirko originanta el malsupra nobelaro. Lia dramo Schoen spiel von fraw Jutten transdonitis nur en preso de 1565 fare de la Andreas Petri je Eisleben. Ĝian eldonon prizorgis la unua protestantisma superintendanto de Mühlhausen, Hieronymus Tilesius surbaze de ne konserviĝinta origina manuskripto de 1485 kun la titolo Apotheosis Iohannis VIII. Pontificis Romani (laŭ la asertoj de Tilesius mem). La teatraĵo en 1724 versoj estas la plej malnova pritrakto de la intrigo pri papino Johana: en Turingio ĝi konatas ekde la 13-a jarcento (el Chronica minor, 1261/62, el Erfurto; Johannes Rothe, Düring. Chronik, 1421).

Schernberg en sia dramigo uzis kiel inspiriloj krom la menciitaj kronikaj fontoj ankaŭ la jenaj drametoj: Thüringer Zehnjungfrauenspiel, Mühlhäuser Katharinenspiel, Theophilusspiel (en mezmalaltgermana lingvo kaj eble eĉ Alsfelder Passionsspiel kaj Künzelsauer Fronleichnamsspiel (Haage). La surscenigo necesigis simultanan scenon kun kvar lokoj (ĉielo, infero, Parizo, Romo) kaj ne malpli ol 26 aktoroj krom statistoj. Ne forgesendas la muzikistoj por akompanado.

Intenco de Schernberg redakti

Estis la volo de Schernberg montri la savocertecon por ĉiuj pekuloj eĉ por la plej gravaj pekoj: temis pri protagonistino papigita kies identeco nur en la momento de nasko senvualigitis. Jutta, kiu en la infero elstaras pro kredfirmeco kaj pieco por la Virgulino trovis gracon antaŭ Jesuo Kristo. Finfine kondukis ŝin ĉielen ĉefanĝelo Miĥaelo mem.

Por protestantismaj eldonintoj de la 16-a jarcento estis tiu ĉi teksto, kiu kvazaŭ ne ŝanĝitis, ebleco polemiki reformacikonfesie: la antaŭparolo de Tilesius kaj la postparolo de Christoph Irenäus, paroĥestro de Eisleben, interkrampis la tuton. Ĝi sekve servu kiel historia atesto por la morala perversio de la papoj.

La teksto treege furoris kaj konatigitis, ankaŭ pro apero en literaturhistoria verko de Johann Christoph Gottsched, nome Zur Geschichte der deutschen dramatischen Dichtkunst, dua parto 1765, p. 81-138). Tra klasiko kaj romantiko (Johann Wolfgang von Goethe], Achim von Arnim) ĝis la 20-jarcento restis ĝia influo.

Fonto redakti

  • Ott, Norbert H., "Schernberg, Dietrich" ĉe: Neue Deutsche Biographie 22 (2005), p. 701 (tie ĉi interrete)

Eksteraj ligiloj redakti