Dinko Matković estis kroata esperantisto kaj emerita instruisto. Li naskiĝis en Vrboska sur insulo Hvar la 10-an de junio 1925 kaj mortis la 24-a de februaro 2016.

Dinko Matković
Persona informo
Naskiĝo 10-an de junio 1925 (1925-06-10)
en Vrboska
Morto 24-an de februaro 2016 (2016-02-24) (90-jaraĝa)
en Split
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Kroatio
Okupo
Okupo esperantisto • poeto
vdr

Biografio redakti

Li diplomiĝis en la Supera Pedagogia Lernejo en Zagrebo kaj postenis diversloke. Esperanton li lernis kiel memlernanto tuj post la fino de la dua mondmilito. Li estis membro de Esperanto-kluboj en Zemun, Zagrebo, Dubrovnik kaj Split. En Dubrovnik li estis prezidanto de la loka societo. Li instruis Esperanton en kadro de liberaj aktivecojn en elementaj lernejoj de Dubrovnik kaj Jelsa (insulo Hvar) kaj partoprenis kun la lernantoj en internacia lerneja korespondado konata sub la nomo Grajnoj en Vento. Li partoprenis du pedagogiajn seminariojn por Esperanto-instruistoj (Zagrebo kaj Bohinj) kaj plurajn naciajn kaj internaciajn kongresojn. Propagandisto de Esperanto, membro de Sennacieca Asocio Tutmonda.

Verkaro redakti

Li artikolas nacilingve pri Esperanto en la enlanda gazetaro, verkas aforismojn, kiuj kroatlingve aperis en libroj Buodulske Batudice (275 aforismoj kaj 290 proverboj) kaj en Esperanto en Cerbaj Impulsoj (kun 300 Esperantaj aforismoj). Liajn aforismojn publikigis ankaŭ Esperantaj kaj kroatlingvaj gazetoj. Ankaŭ la libro Verdeskaj Pensoj, de Georgo Handzlik, entenas kelkajn aforismojn de Dinko Matković.

Eksteraj ligiloj redakti

http://cerbajimpulsoj.blog.hr/