Dio de la truoj

teologio, kiu rigardas truojn en scienca scio kiel pruvon de la ekzisto de dio(j)

La Dio de la truoj (ankaŭ konata kiel Dio de la malplenaĵojDio truŝtopilo) estas speco de teologia perspektivo en kiu la truoj aŭ malplenaĵoj en la scienco estas uzataj kiel evidentaĵo aŭ pruvo pri la ekzisto de Dio. La termino estis kreita de kristanaj teologoj ne kun la celo senkreditigi la diismon, sed por signali la paralogismon pri la fido je la teologiaj argumentoj por la ekzisto de Dio. Kelkfoje ĝi estas ankaŭ uzata kiel referenco al ia formo de argumentum ad ignorantiam.

Ĝin oni ankaŭ uzas kiel derivaĵo de la diismo laŭ kiu tio kio ne eksplikeblas per la homa racio restas ekster la dia ago. Tial do, la agado de Dio restas enfermita kaj limigita al la truoj aŭ malplenaĵoj kiujn la scienco ankoraŭ ne povas ekspliki. Tiu ĉi koncepto supozigas interagadon inter la religiaj klarigoj de la naturo kaj la sciencaj klarigoj. La tradicia diismo asertas ke dio estas trans la naturo; kiel korolario, dum la scienco progresas la spaco kiu restas al dio malgrandiĝas.

La "dio de la truoj" ofte uziĝas por priskribi la deklivon de la religiaj klarigoj pri fizikaj fenomenoj, kiuj en la lastaj jaroj havas rigoran sciencan eksplikon. Kiel ekzemplo eblas citi la primitivajn priskribojn de la fenomenoj kaj fizikaj objektoj (la suno, la luno, la steloj, la tondro kaj la fulmotondroj) kiuj estis gedioj aŭ iliaj kreaĵoj. Kiam la sciencistoj trovis klarigojn tra la astronomio, la meteologio, la geologio, la kosmologio kaj la biologio, la "bezono" de iu ajn dio por klarigi tiajn fenomenojn progresive reduktiĝis ĉar restas malmultaj truoj en la sciado. Tiu ĉi rezonadlinio ofte konkludas ke, ĉar la scienco ĉiam eksplikas pli kaj pli, la spaco por la diismaj eksplikoj pri la naturo iĝas ridindaj kaj ke la hipotezo pri ekzisto de dio iĝas nenecesa.

Vidu ankaŭ redakti