Dirshu

ultra-ortodoksa juda internacia organizo.

Dirshu (hebree: דרשו) estas ultra-ortodoksa juda internacia organizo, kies celo estas fortigi kaj kuraĝigi la studadon de la sankta Torao. Dirshu estis fondita en 1997, la organizo sponsoras Torao-studajn ciklojn kaj konferencojn, ofertas financajn stimulojn al individuoj kaj grupoj por lerni kaj majstri la tekstojn de la Talmudo, Halaĥo, kaj Musaro. Dirshu ankaŭ publikigis novajn eldonojn de tradiciaj judaj tekstoj kaj sponsoris gravajn kunvenojn por festi la finon de iliaj studaj cikloj. Ekde 2018, pli ol 150.000 homoj partoprenis en ĝiajn programojn, kiuj disetendiĝis al 26 landoj situantaj en la kvin kontinentoj. La nomo de la organizo baziĝas en verso el la Psalmaro 105:4 kiu diras, "Serĉu Dion kaj lian potencon, serĉu lian vizaĝon konstante".[1] [2] [3]

Dirshu
דרשו
emblemo
Standardoj de Dirshu ĉe la Internacia Kunvenhalo de Jerusalemo.
Standardoj de Dirshu ĉe la Internacia Kunvenhalo de Jerusalemo.
organizaĵo
Komenco 1997 vd
Lando(j) Israelo vd
Sidejo Jerusalemo
Tipo organizaĵo
Fondinto(j) Dovid Hofstedter vd
Retejo Oficiala retejo
vdr

Historio redakti

La programo Dirshu estis origine starigita por batali kontraŭ la defiojn de la juda religia vivo por la laboristoj en la moderna epoko. Judaj viroj kiuj ricevis sian edukadon en la jeŝivo, havas multajn negativajn influojn en la laborejo, kiel ekzemple la uzo de la interreto kaj la manko de modesteco en la vesto (tzniut). Laŭ la Dirshu-fondinto la Rabeno Dovid Hofstedter, permesante al ĉi tiuj viroj daŭrigi mergitaj en la Toraa studo, multaj el ĉi tiuj defioj ĉesas de esti gravaj. La dediĉo al lernado de la Torao ankaŭ postulas respekton por la edzino kaj la infanoj. La Rabeno Hofstedter asertas: "Ne ekzistas solvo tiel efika kiel paĝo de la Talmudo."

Ĉar ĝi akiris popularecon, la ĉiutaga studprogramo Dirshu ankaŭ altiris judajn virojn, kiuj enskribiĝis en la jeŝivo kaj la kolektivo. Traktante la disciplinon kaj respondecon de la persona studado, Dirshu ebligas al partoprenantoj mastri sian lernadon kaj produktis diversajn Torao-akademiulojn.[4]

En 1997 la rabeno Dovid Hofstedter, kanada juda komercisto laboranta pri nemoveblaĵoj kaj administrado de bienoj, malfermis malgrandan Bet Midrash (studĉambro) en sia oficejo en Toronto. La rabeno serĉis similajn mensajn judajn komercistojn por partopreni en frua matena studprogramo, kiu inkluzivis Havruto-stilan lernadon kaj shiuron, Toraan lecionon, sekvitan de matenaj preĝoj kaj varma kafo. Kiel aldona instigo, Hofstedter ofertis malgrandan financan enspezon kaj enkondukis sistemon de periodaj testadoj, per kiu partoprenantoj povis taksi sian progreson. La programo estis bone ricevita kaj vorto disvastiĝis al aliaj komunumoj situantaj en Kanado kaj la Usono.

La unuaj programoj Dirshu estis establitaj en Montrealo, Detrojto, Klevlando kaj Ĉikago. Dirshu disvastiĝis al Israelo kaj printempe 2018 malfermis eŭropan branĉon en Berlino, Germanio.

En 2018, pli ol 150.000 homoj partoprenis en la programojn organizitajn per Dirshu. Partoprenantoj en la lernadaj programoj studis la Babilonan Talmudon. Aktuale en 2019, Dirshu estas en 26 landoj situantaj en la kvin kontinentoj.[5][6][7][8]

Dum Toraaj studprogramoj celas ĉefe edzojn, Dirshu agnoskas la subtenon donitan de iliaj edzinoj por permesi al iliaj edzoj pasigi sian liberan tempon studante kaj konsideras ilin egalaj partneroj en la Toraa lernado. Dirshu invitas edzinojn al ĉiuj eventoj kaj vojaĝoj okazigitaj honore de siaj edzoj por ilia kontribuo al lernado de la sankta Torao.

La organizo partoprenis en la feston de Siyum HaShas, okazinta en la Prudential Center de Newark, Nov-Ĵerzejo, la 9an de februaro 2020. La organizaĵo luis la tri plej grandajn instalaĵojn de Newark: Prudential Center, la New Jersey Performing Arts Center (NJPAC), kaj la Newark Symphony Hall. Estis forta polica ĉeesto en la urbo kun uniformitaj oficiroj patrolintaj la stratojn kaj direktintaj la trafikon.[9][10][11][12]

Referencoj redakti

  1. Mechon Mamre, Jerusalemo: Salmo 105:4 (hebree kaj angle). Arkivita el la originalo je 2021-01-26. Alirita 2020-06-27.
  2. Besser, Yisroel, "Learn well, be proud: The Dirshu revolution", Mishpacha, 13/05/2013, paĝoj 46-59. (angle)
  3. "Dirshu to hold historic siyumim in Israel and around the world", Arutz Sheva, 27/12/2019. Kontrolita 05/01/2020. (angle)
  4. "Dirshu Mission to Israel", Five Towns Jewish Times, 27/07/2012. Kontrolita 04/01/2020. (angle)
  5. Frankel, Jeremy, "Jews of Berlin can now officially study with Dirshu", The Jerusalem Post, 26/03/2018. Kontrolita 04/01/2020. (angle)
  6. Sever, Yechiel, "Dirshu in facts and figures", Chareidi.org, 06/06/2019. Kontrolita 06/01/2020. (angle)
  7. Weiner, Yitzi, "A movement to make a commitment at least one day to be civil to one another & not gossip or slander others", Thrive Global, 31/08/2018. Kontrolita 04/01/2020. (angle)
  8. Spiro, Yechiel, "The heroes of Dirshu", Jewish Link of New Jersey, 30/06/2016. Kontrolita 04/01/2020. (angle)
  9. "Melbourne Holds Siyum HaShas", Hamodia, 17/12/2019. Kontrolita 23/12/2019. (angle)
  10. Junger, Rivka, "Siyum HaShas held in Vienna, Austria", Hamodia, 23/12/2019. Kontrolita 23/12/2019. (angle)
  11. Blumberg, Ilana, "Thousands gather to celebrate women's Talmud study in Jerusalem", The Forward, 06/01/2020. Kontrolita 08/01/2020. (angle)
  12. Landesman, Shmuel, "A spectacular Dirshu World Siyum in Newark", JewishLink, 26/06/2020. (angle)