Eltiraĵo el prelego[1] okazinta dum la 9a Internacia Kongreso de BIEN[2]

« La disdona ekonomio unue estas la agnosko, ke ĉiu el ni estas kunheredanto de la rezultoj de la laboro de antaŭaj generacioj. Ĝi estas ekonomio de la abundeco, male al la aktuala ekonomio plu bazita laŭ leĝoj hereditaj de malabundeca ekonomio ».

Enhavo redakti

« Tuj antaŭ la Unua Mondmilito, la aŭtomatigo de energikreaj maŝinoj tiel forte disvastiĝis, ke klera menso kiel tiu de (france Jacques Duboin) povis antaŭvidi « la grandan transprenon de la homa laboro fare de la maŝino ». Sed li ne povis imagi, ke meze de la 20a jarcento, la homoj estos akirintaj la kapablecon uzi, laŭ la aperofteco de la materio en spaco kaj tempo, novan eblecon: oni malkovras apud pezo kaj energio, novan fizikan mezureblan grandecon (ne senchava). Nombrata per « », ĝi mallerte estas nomita: . Ĝi funkcias per signaloj, kodoj, memoriloj, lingvoj. Tutnovaj naskiĝas el tiu nova scio: , , informa , .

« Post la energi-erao progresive instaliĝas la inform-erao kaj post aŭtomatigo de iloj kaj maŝinoj instaliĝas ĝeneraligita informadikigo en retojn de la artefaritaĵoj kreitaj fare de la homo. Apud multaj aliaj forŝanĝiĝoj, kiujn ni ne pritraktos ĉi-tie, la logiko de la nune aplikataj ekonomiaj sistemoj kaj la salajrita laboro mem, konstatas progresivan dissplitiĝon de siaj meĥanismoj:

  • la ekonomia pejzaĝo etendiĝas fulmrapide, tio estas la ;
  • la reguloj de la tradicia ekonomia negoco estas detruitaj: la informadikigita (aŭ klonita) regado ebligas malmultekostan obligon kaj eniron en la tutnovan mondon de la duon-senpaga reprodukteblo de la riĉaĵoj materiaj samkiel servaj;
  • la kreskado de la (Enlanda Jara Enspezo, france PIB: Produit Intérieur Brut) kaj de la ne plu favoras multiĝon de la laborpostenoj je la granda miro de la ;
  • ĉefe, la homa salajrita laboro (kiu ĉesas esti materia por iĝi programara) estas malpli k malpli petata por produkti ĉiam pli da riĉaĵoj (materiaj kaj servaj).

« La merkata al kiu gluiĝas la informadika mutacio ne bone agordiĝas kune; ĝi tiel montras sian naturan nekapablecon reguligi la eblan abundecon pri kreado de grandkvantaj riĉaĵoj kaj kompensi la malekvilibrigojn kaŭzitajn; tial la senlaborecon, la labormalsekureco, la disvastiĝas rapide en la precize tie, kie oni strebas gardi kaj la de jarcento akiritan vivmanieron. Kaj tio estas nur komenco, ĉar la teĥnika mutacio plu okazas. Ĉie en la mondo, malhela estonto prepariĝas: vivmalsekureco por nekredeble granda nombro da civitanoj kompense al skandale granda pliriĉiĝo de kelkaj. La pligraviĝo de perfortoj ĉiaspecaj, kiu akompanas tiun situacion prave timigas pri ĝenerala katastrofa eksplodo.

« Tiel longe, kiel la konsekvencoj de la informadika teĥnika mutacio estos nek prikonsideritaj de la respondeculoj nek klarigita al la publiko, la tiel por ĉiuj riĉa estonto, kiun ĝi povus proponi, estos blokita; kaj tio nome de la defendo de la nature nekapabla reguligi ĉian situacion de abundeco kaj disdoni la riĉaĵojn, kiuj senĉese kreskas per malpli kaj malpli da homa laboro ».

La ebla abundeco redakti

[…] Jen kelkaj ciferoj. En , inter 1850 kaj 1997, la nombro da laborhoroj jare de salajrulo transiris de 5 000 ĝis proksimume 1 600. Kompare kun la entuta daŭro de vekeco dum la tuta vivo, la labortempo, kiu egalis 70 procentojn en 1850 egalas nun nur 14 procentoj. Tiu evoluo konstateblas en ĉiuj industriaj landoj. Kaj malgraŭ tio, de 1960 ĝis 1990, la monda produktado de enloĝanto, do spite al la demografia kresko, multobliĝis je 2,5. En Francio, en 10 jaroj, la EJE kreskis je 1.350 miliardoj da frankoj, do averaĝe je 30,5 eŭroj unuopule kaj monate. En , ĝi kreskis en 20 jaroj je 2.000 miliardoj da dolaroj, do je 75 procentoj. Ni memorigu ankaŭ, ke en 30 jaroj, la monda nutroproduktado kreskis de 2 300 tage por unuopuloj ĝis 2 700, do respektive 90 procentoj ĝis 109 procentoj de la fundamentaj bezonoj, kaj tiuj rezultoj aperis per nombro da pli kaj pli eta.

La socia enspezo redakti

Ĉar la riĉeco kreskas dum la produkta laboro malkreskas, oni devas organiziĝi por certigi la egalecan dividon de la produktitaj riĉaĵoj. Ĝuste tion efektivigas la disdona ekonomio donante « socian enspezon » al ĉiu, de la naskiĝo ĝis la morto. Ĝi estas propra parto el la komuna heredaĵo! « La komunumo do devas doni eblecon al ĉiuj membroj dece vivi, ĉar, danke al ili, ĝi definitive tion povas. Ĝia rolo ne estas kaj neniam estis provizi ilin per laboro (ĥimera entreprenaĵo eĉ dum la malabundeca erao), sed provizi ilin per produktaĵoj.

Tial la rajto je produktoj kaj je servoj venas nur el tio, ke oni apartenas al la homa specio. Tio estas la nepriskribebla rajto je vivo, kiun la homo posedas en la naturo kaj pri kiu ĝi povas rezigni se la naskiĝa hazardo metas lin en moderne ekipitan. Ĉu la rajto je produktoj kaj je servoj devas esti egala por ĉiuj? Oni respondu jese, ĉar la homa laboro, per la ilaro kiun ĝi nun disponas, produktas ne plu proporcie al la laboro. Kiel, en tiuj kondiĉoj, distingi la parton kiun rajtas tiu aŭ tiu? Ja, mi konfesas, ke tiu pretendo ŝajnas nekredebla unuavide ĉar ĝi abrupte ŝokas la kutimojn, la antaŭjuĝojn kaj, ni diru la vorton, la antaŭvidojn. Ni tuj diru, ke la absoluta ekonomia egaleco por ĉiuj ne estas nepra al la abundeca ekonomio.

Eblas antaŭvidi, ĉefe komence, tiun aŭ tiun-ĉi disdonsistemon, kiu avantaĝigus ekzemple la daŭrecon, la kapablojn, la respondecon, la intelektan kunlaboradon. Fakte, mi ne vidas kriterion, kiun oni povus uzi, ĉar la ideo de abundeco hurlas por esti kunigita al tiu de disdonado varianta laŭ la individuoj, pro tio ke la abundeco nuligas la bezonon fari porciojn ».

Socia servo redakti

Ĉar ni ĉiuj estas kunheredantoj de monda heredaĵo, kiun ni celas kiel eble plej plibonigi kaj transdoni al la sekvontaj generacioj post egaleca divido de la fruktuzo, ni devas partopreni en la vivo de la socio laŭ niaj respektivaj kapabloj kaj laŭ la bezonoj de tiu socio. « Ĉiu homo devas plenumi ian laboron por rajti, ne sian lokon sub la suno, sed sian parton el la socia pluso, kiun kreas la komunumo al kiu ĝi apartenas. Mi diras ĉiu homo; senescepte, samkiel hodiaŭ ĉiu homo ĝuas la nacian defendsistemon, eĉ se li estis konsterniga soldato dum la . Ankaŭ la ideo rekompensi la laboron valoras en malabundeca erao. Ĉio, kion la socio rajtas postuli de siaj membroj estas la klopodo, kia ajn efika ĝi estas, ĉar ĝi dependas de cirkonstancoj fremdaj al la homa volo. Kial la fakto, ke oni estas pli inteligenta aŭ pli vigla kreus rajton al pli alta salajro? Se la laboro de la bovo estas pli efika ol tiu de la azeno, ĉu vi rekompensas la bovon kaj punas la azenon? La estas bonfaro, kiun estigas la erao de la abundeco. Nur la klopodo estas petata, laŭ la ebloj, dum la rezulto dependas de la kapablecoj de ĉiu » (Dubŭeno J., 1936)

Alia mono redakti

Por tiu nova ekonomio, kiu ne plu baziĝas sur interŝanĝado, necesas nova , kiu anstataŭos la aktualan. Ĝi estas la disdona mono farita laŭ la riĉaĵoj produktitaj, proporcie al ilia . Ĝi estas porkonsuma mono, kiu esence ne povas naski , kaj kiu nuliĝas postkiam ĝi utilis por transdoni materiajn kaj servajn riĉaĵojn de la produktanto al la konsumanto (samkiel fervoja kupono). Ĝi reprezentas nur aĉetpovon kaj ĝia nomo venas el tio, ke estas ĝia sola rolo.

Ekzistas neniu teĥnika baro al la instalo de la disdona mono: la kvanto de mono produktita dum preciza periodo egalas la suman prezon de riĉaĵoj vendotaj. Tiel, je ĉiu nova produktado korespondas eldono de nova kvanto da mono. Ĉiuj civitanoj havas individuan konton regule reenspezata. Tiuj kontoj elspeziĝas je ĉiu aĉeto, la koresponda sumo estante nuligita. Sufiĉas por tio, ke publika organizaĵo estu la sola rajtanta enspezi ĉiun el la personaj kontoj. La plimulto el la komercistoj jam estas ekipitaj per maŝinoj, kiuj elspezas la kontojn legante . Iuj, en Francio, estas eĉ ekipitaj per novaj maŝinoj ebligantaj pritrakton de tre malgravaj aĉetoj (pano, ĵurnaloj, ...) kadre de nuna eksperimentado de la tiel nomata « elektronika monujo ».

Aliflanke, la procedoj de monkreado kaj nuligo de kreditoj estas klasikaj agoj; la ilin aplikadas ĉiutage: ili disponigas krediton per simpla skriblertaĵo, t.e., ke ili registras en komputilo la monsumo « pruntedonita » kaj nuligas la korespondajn kreditojn, kiam la klientoj repagas, per alia skriblertaĵo kontada (tajpante minusan signon sur la klavaro). La diferenco estas, ke en la aktuala sistemo tiuj rimedoj estas la privilegio de la bankoj, kiuj kreas la monon laŭ propraj kriterioj kaj samokaze elsuĉas interezon, sub formo de procento; dum en disdona ekonomio, respondecas pri tio publikaj organizaĵoj, ekzekutante la decidojn alprenitajn laŭ kriterioj aliaj ol financaj. Krome, ili elprenas nenian interezon. »

Referencoj redakti

  • MON, Jean-Pierre, konferenco Pour une conditionnalité transitoire (Por transira kondiĉeco), okazinta dum la 9a Internacia Kongreso de BIEN: « Sekureco de la enspezo: rajto », Ĝenevo, Internacia Komitato pri Laboro, 12-14 septembro 2002, (vizitita la 23an de decembro 2005), (franclingve)
  • BIEN, retejo de Basic Income European Network (Eŭropa Reto por Universala Enspezo), (vizitita la 23 de septembro 2004), (anglalingve)
  • Robin J., « Laboro salajrulo: du elementoj » en La Fino de kiu Laboro ?, La Grande Relève (La Granda Transpreno) n° 972, decembro 1997 (franclingva revuo fondita de Dubŭeno).
  • , Liberiĝo, (franclingve)

Eksteraj ligiloj redakti