Disko estas ronda plataĵo, kiun la helenoj uzis en ĵetludoj, nuntempe la samo uzata i.a. por la olimpia disciplino diskoĵetado.

Greka statuo de diskoĵetanto, 2-a jarcento

Disko uzata por konkursoj de viroj pezas 2 kilogramojn, por tiuj de virinoj 1 kilogramon. Ĝi kutime konsistas el lignoplasto kun ĉirkaŭa ringo el metalo. Ĝia ekstera eĝo estas rondigita. En la centro ĝi ambaŭflanke havas metalan enmetaĵon. Ĉe la viroj la disko havas diametron de 21,9 ĝis 22,1 cm kaj alton de 4,4 ĝis 4,6 cm en la centro. Ĉe la virinoj la disko havas diametron de 18,0 ĝis 18,2 cm kaj alton de 3,7 ĝis 3,9 cm. Ĉe viroj kaj virinoj la diametro de la metala enmetaĵo en la centro estas 5,0 ĝis 5,7 cm longa kaj la radiuso ĉ. 0,6 cm. Disko devas esti simetria; ambaŭ flankoj devas esti identaj.

Laŭ Francisko Azorín disko estas Metala aŭ ŝtona lensoformaĵo, uzata de antikvaj popoloj por ĵeti ĝin, kiel eble plej malproksimen, dum gimnastikaj ekzercoj.[1] Kaj li indikas etimologion el greka diskos, kaj de tie la latina discus. Li referencas ankaŭ la terminon Diskobolo kiel Diskoludanto; statuo lin reprezentanta, kaj Signaldisko.[2]

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti

  1. Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 57.
  2. Azorín, samloke.