Diskuto:Ĝemelaj urboj

La listo de la ĝemelaj (aŭ "partneraj") urboj fine de la artikole unuflanke tre malperfektas, kaj ofte montras ruĝan ligilon kvankam ja ekzistas artikolo pri la koncerna urbo. Aliflanke ĝi montras nur etan eron de la ĝemelaj urboj: Almenaŭ en Eŭropa Unio praktike ĉiu urba aŭ neurba komunumo havas tri aŭ pli da ĝemelaj urboj en alia lando (Eŭropa Unio donas pli altan komunuman subvencion, se estas tri aŭ pli ĝemelaj urbaj aŭ neurbaj komunumoj, kaj tial la nombro de urboj kun nur unu aŭ du ĝemelaj urboj/komunumoj konstante malkreskas, kaj komunumoj tute sen internacia ĝemela partnero apenaŭ estas). Mi proponas forpreni la liston, kiu en malkompleta formo ne vere helpas, kaj en pli-malpli kompleta formo eksplodus en longeco: Pli bone ŝajnas al mi energie meti al la unuopaj artikoloj ligilojn pri la ĝemelaj/partneraj urboj. -- ThomasPusch (diskuto) 10:09, 12 Okt. 2012 (UTC)

PS: Se ia listigo havus sencon, tiam povus temi pri listo de tiuj ĝemelurbaj programoj en kiuj aktive partoprenas esperantistoj aŭ esperanto-kluboj. Sed en komenca stato tia listo pro dekomenca manko de tutmondaj informoj eble aspektus tre malgranda, eble eĉ ridinde malgranda. Projekto de UEA subteni tian pli fortan esperantistan partoprenon en ĝemelurbaj programoj, sendube salutindas. Vikipedio tamen kompreneble ne estas internacia movada forumo, sed enciklopedio kiu "nur" kronike dokumentigas kio okazas en la mondo... Dubokaze, informoj pri konkreta ĝemelurba kunlaboro laŭ mi ankaŭ post repripensu prefere estu en la koncernaj paĝoj pri la interligitaj urbaj/neurbaj komunumoj...

Citaĵo
 En la listo ĉi sube estas nur urboj kun ĝemeliĝo, oficiale aŭ ne oficiale t.e. nur kontaktoj inter Esperantokluboj en ambaŭj urboj 
. Eble la listo estus utila se oni parolus nur pri ĝemeliĝojn kiuj uzas esperanton. --pino (diskuto) 10:31, 12 Okt. 2012 (UTC)

PS: Ni havas ankaŭ "Kategorio:Ĝemelurbo". --pino (diskuto) 10:40, 12 Okt. 2012 (UTC)

Intertempe mi alprenis taskon iom serioze, sisteme kaj (laŭeble) komplete pliampleksigi la informojn pri la diversaj ĝemelaj rilatoj inter urboj kaj komunumoj. La ideo estas produkti (1) listojn laŭ lando (a) simile al la anglaj listoj laŭ landoj (en:Lists of twin towns and sister cities) (b) por malplenigi la iom nebone uzeblan Listo de ĝemelaj urboj kaj (2) menciojn ĉe ĉiuj koncernaj urboj kaj komunumoj. Mi ankoraŭ ne havas kompletan bildon pri la tuta tasko, kaj en iuj sferoj kunlaboro de aliaj vikipediantoj estos tre bonvena. Informoj troveblos en mia propra paĝo. RobKeetlaer (diskuto) 13:54, 7 Jun. 2013 (UTC)

Danko en la artikolo redakti

La teksto de artikolo enhavas dankon al unu el la aŭtoroj. Tio ne konformas al la normon de Vikipedio, kie ĉiu artikolo estas komuna kreaĵo. Mi proponas transmeti tiun dankon al la diskut-paĝo. Alaŭdo ۩ 11:41, 13 Mar. 2013 (UTC)

Reiri al la paĝo "Ĝemelaj urboj".