Diskuto:Ĵeleznogorsk (urbo en Krasnojarska regiono)

En tiu kiel en multaj aliaj tekstoj tre mankas fotoj, koncerna blazono kaj flago, situobildo(j) - plej bone ĉio en informkesto. Jen almenaŭ unu foto, por ke estu iom da materialo en la dekstra paĝoparto. En la teksto pri Ĵeleznogorsk, laŭ mi aparte gravus mencii ke la urbo en 1950 ekestis cele al produktado de plutonio por la vetarmado de la Malvarma Milito, kaj bonus atentigi pri tio ke eĉ la urba blazono daŭre memorigas pri tio, per montro de atoma simbolo ĉirkaŭ rusa urso ("Miŝa"). ThomasPusch (diskuto) 11:14, 16 Nov. 2014 (UTC)

Reiri al la paĝo "Ĵeleznogorsk (urbo en Krasnojarska regiono)".