Diskuto:1-a de novembro

Latest comment: antaŭ 8 tagoj by ThomasPusch in topic Nekomprenebla duonfrazo

La drastaj paĝoreduktoj en unuopaj momentoj de la lastaj tri jaroj (foje estis nur unu redukto) estis tute ĝustaj: oni menciu tre koncize nur plej gravajn eventojn de tiu ĉi tago. Tio ne estas cenzuro. Se eblas koncizigi informojn al unu teksta linio po jaro, ĉio eblas: sekve, ankoraŭ nun pluraj linioj pri eventoj multe tro vastas. Ĉiuj pli detalaj informoj estu, flankite per fidindaj eksteraj referencoj, en unuopaj temaj artikoloj, al kiuj ĉi tie indiku internaj ligiloj. --ThomasPusch (diskuto) 15:49, 28 apr. 2024 (UTC)Reply


Principe, la kronologiaj listoj samrange kovru ĉiujn epokojn de la homa historio kaj samrange kovru ĉiujn mondopartojn. Tial la paĝoredukto(j) de la lastaj tri jaroj estas nur unua paŝo al renormaligo de la listo: Kompreneble en la tempo de la unua aŭ dua mondmilito okazis aparte multaj eventoj, tial pravigeblas trakti la 4 aŭ 5 jarojn iom pli detale ol kvin aliaj jaroj de la antikva aŭ mezepoko - sed bonvenas (laŭeble) en unu teksta linio ankaŭ en ĉiu jaro de la militotempo mencii apartajn eventojn samrange en diversaj mondaj regionoj. Tiel ankoraŭ ne estas, kaj necesos ankoraŭ unuope ekvilibrigi la redaktojn. Sed redukto al laŭeble unu teksta linio po jaro estas unua paŝo al tia tutmonda perspektivo. --ThomasPusch (diskuto) 17:04, 28 apr. 2024 (UTC)Reply

Nekomprenebla duonfrazo

redakti

Mi elprenas el la noto pri 1943 la duonfrazon "japana registaro anstataŭ Ministerio pri Komerco kaj Industrio kaj Buroo pri Planado kreis Ministerion pri Garno", same senreferencita kiel ĉiuj aliaj notoj en tiu ĉi listo: vVidu la klarigon pri la verbo "garni" en PIV 2020 (substantivo "garno" tie tute ne estas, nur substantivo "garnaĵo") - la nomo "ministerio pri Garno" ne havas sencon, kaj neklaras de kiu alilingva fonto devenus la duonfrazo. ThomasPusch (diskuto) 09:31, 28 okt. 2024 (UTC)Reply

Reiri al la paĝo "1-a de novembro".