Diskuto:Aŭtovojo

Latest comment: antaŭ 2 jaroj by Petr Tomasovsky in topic Nomo de la paĝo

Por la de vi intencita signifo, la vortaro Eo-Germana de Krause donas la vorton "aŭtovojo". Mi scias, ke "aŭtoŝoseo" ankaŭ kelkfoje estas uzata kun tio signifo, sed ĝi estas iom mallogika: "Ŝoseo" ankaŭ estas por aŭtoj (kaj simila afero al aŭtovojo/aŭtoŝoseo, nur kun unu koridoro ĉiudirekten). La aldono de la radiko aŭto- neniel indikas, ke nun temas pri pluraj koridoroj.

Aldone, "aŭtovojo" estas uzata pli ol "aŭtoŝoseo" (240 kontraŭ 120 guglotrafoj, kaj kontraŭ 56 de "aŭtostrado). Mi do proponas movi la artikolon al "aŭtovojo", kaj komenci ĝin per "Aŭtovojo (aŭ aŭtoŝoseoaŭtostrado) estas larĝe...". Kion vi opinias? Marcos 17:28, 23. Apr 2006 (UTC)

Jes, ankaŭ PIV diras sub "aŭtovojo" ke aŭtovojo estas vojo rezervita ekskluzive por aŭtoj, kaj tion oni celas en tiu ĉi artikolo (kvankam PIV sub "aŭtoŝoseo" diras, ke aŭtoŝoseo kaj aŭtovojo estas sinonimoj ... PaulP 12:15, 5. Maj 2006 (UTC)
Paul Peeraerts pravas, ke laŭ PIV kaj aŭtovojo kaj aŭtoŝoseo permesatas. Principe, vojo estas "tiu spaco, sur kiu iu aŭ io sin movas, irante de unu loko al alia", do tre ĝenerala koncepto [inkluzive de "vojo de la sofo al la televidilo en loĝeja ĉambro" aŭ de "sabla pado inter dunoj"], dum strato jam pli difinite estas "vojo inter konstruaĵoj en urbo aŭ vilaĝo", kaj ŝoseo estas "larĝa vojo aparte konstruita por veturiloj [do bicikloj, aŭtoj, ĉevaloĉaroj ktp.], iom altigita, ambaŭflanke borderita per fosaĵo kaj kovrita per pavimo aŭ surpremita gruzo" [... INTER urboj kaj vilaĝoj]. Aŭtoŝoseo=aŭtovojo klare estas ŝoseo, ne iu ajn vojo (ne temas pri pado, ĉar multe pli granda, ne pri strato, ĉar mankas domoj urbaj aŭ vilaĝaj). PIV mem klarigas, ke "aŭtovojo" (=aŭtoŝoseo) estas "larĝa ŝoseo rezervita por la motorveturiloj [...]".
Ĝustas, ke en Guglo aperas pli da trafoj por "aŭtovojo" (ĉe mi eĉ 560) ol por "aŭtoŝoseo" (ĉe mi 390), sed trarigardante la trafojn pri aŭtovojo plej multaj estas de aŭtoroj anglalingvaj kaj estas rektaj tradukoj de "expressway" aŭ "highway" ("way" [en] vere egalas al "vojo" [eo], sed "highway" pli estas "road", do "ŝoseo" [J.C. Wells, Esperanto Dictionary] ol ĝenerale "way", do "vojo").
Rezulte aŭtovojo estas esperanta komplezo al anglalingvanoj, kaj aŭtoŝoseo [havante la francan radikon chaussee, dum 1887 ankaŭ tre moda en ekzemple Germanio] supozeble pli kontinente eŭropa vorto. Sed aŭtovojo ne estas pli "ĝusta" ol aŭtoŝoseo (...male en PIV ja ĝuste aŭtovojo difiniĝas speciala speco de ŝoseo). Aŭtoŝoseo estas speciala ŝoseo NUR por aŭtoj (kaj motorcikloj), NE por bicikloj, NE por ĉevaloĉaroj, NE por traktoroj ktp. Tial aŭtoŝoseo estas ĝuste la vorto, pri kiu temas.
ThomasPusch 21:54, 8. Mar 2007 UTC (pardonu al mi, ke mi kun 10-monata prokrasto reagas, sed mi simple ne-plu-atentis la paĝon)
Dankon pro viaj klarigoj. Tamen via aserto, ke "aŭtovojo estas esperanta komplezo al anglalingvanoj" ne klarigas kial la germano Krause en sia vortaro Eo-germana konas nur na "aŭtovojo" kaj ne na "aŭtoŝoseo". Memoru, ke "vojo" ankaŭ estas la traduko de la germana vorto "Bahn", do "aŭtovojo" ankaŭ povus esti konsiderata komplezo al la germanlingvanoj (komparu kun "Autobahn").
Laŭ mi nek "aŭtovojo" nek "aŭtoŝoseo" estas aparte logika. Plej logike laŭ mi estus "ŝoseego", sed tiu apenaŭ estas uzata (nur 2 guglotrafoj laŭ iksa skribmaniero), kaj Vikipedio ne estas loko por enkonduki novajn kunmetaĵojn. Sendepende de tio ĉu ni finfine decidos havi la artikolon ĉe aŭtovojo aŭ ĉe aŭtoŝoseo, certe la alia esprimo ankaŭ menciiĝu komence de la artikolo (kaj oni povus konsideri la eblecon mencii ankaŭ na "ŝoseego" kiel alternativan esprimon). Marcos 21:19, 10. Mar 2007 (UTC)

Ni devas interkonsenti pri terminologio redakti

Diferenco inter aŭtovojo (germane Autobahn) kun du almenaŭ po du koridoroj kaj ŝoseo ankaŭ ekzkluzive por aŭtoj sed kun nur unu koridoro (germane Autostrasse). Fakte al ni mankas la termino por la dua. Eventuale taŭgus la esprimo ekspresŝoseo por tio? Kion vi opinias?DidiWeidmann 15:14, 16. Aŭg 2009 (UTC)

Mi cetere vidas certan neklarecon en la artikolo aŭtovojo: ekspresvojo nun simple alidirektiĝas al aŭtovojo kaj en la artikolo ŝoseo miksiĝas multaj aspektoj. Devas esti tri apartaj artikoloj, ĉar ja temas pri malsamaj aferoj. Dum aŭtovojo kaj ekspresvojo estas aparte klasigitaj ŝoseoj, la ĝenerala esprimo ŝoseo ja nur ion diras pri la konstrumaniero de la vojo. Dum vojo povus esti pado, ŝoseo, aŭotovojo, strato aŭ ja eĉ akvovojo ja ŝoseo priskribas difinitan konstrutipon da vojo aŭ strato. Por la aŭtovojoj kaj la rapdivojoj estas minimumaj normoj praktike tutmonde akcpetita en kadro de internaciaj interkonsentoj (ekzemple en la Eŭropa interkonsento de la 15-a de novembro 1975 pri la ĉefvojo de internacia trafiko). La artikolo aŭtovojo nun miksas aŭtovojojn kaj ekspresvojojn. Almenaŭ la minimumaj internaciaj normoj devas esti respektitaj. Poste la artikolo devas atentigi pri la ĉefaj naciaj diferencoj. Ĉu vi ĉiuj povus helpi al la plibonigo de tiu artikolo?DidiWeidmann 15:31, 19. Aŭg 2009 (UTC)

Nomo de la paĝo redakti

La nomo "aŭtovojo" estas komprenebla ĉiu vojo, kie povas veturi aŭtoj, do ankaŭ en stratoj de urboj. Petr Tomasovsky (diskuto) 11:26, 26 okt. 2021 (UTC)Reply

Reiri al la paĝo "Aŭtovojo".