Diskuto:Abatejo Saint-Savin-sur-Gartempe

Forigota ĉar ekzistas pli kompleta artikolo Abatejo de Saint-Savin-sur-Gartempe. --Xian-eo (diskuto) 15:57, 25 Feb. 2015 (UTC)

Kontraŭ Kontraŭ: La vorteto "de" en Abatejo de Saint-Savin-sur-Gartempe estas latinidismo kaj anglismo. Do, la titolo sen ĝi devus resti. Jam okazis sufiĉe da diskutoj pri tiu troa "de" en la titoloj de aliaj artikoloj. --Tlustulimu (diskuto) 17:54, 25 Feb. 2015 (UTC)
Kontraŭ Kontraŭ: Krome, kvankam ne tiom decidiga, la jam ekzistinta artikolo havas jam la alilingvajn ligilojn, do estas pli tuja simple meti la informon de la nova en la iama. Ĉar mi jam vidis ofte tiajn proponojn kunigi artikolojn sed post tempo (eĉ post jaroj) nenio fariĝis, mi proponas, ke oni faru tion antaŭ unu semajno. Se neniu kontraŭas, mi konsideros min rajtigita por fari ĝin.--kani (diskuto) 18:13, 25 Feb. 2015 (UTC)
Por Por: Kie vi vidas latinidismon kaj anglismon, mi vidas nur logikon. Se mi prenas Parizon kiel ekzemplon, mi neniam diros "Katedralo Parizo" "Preĝejo Parizo", "Muzeo Parizo", "Urbodomo Parizo" "Teatrejo Parizo" sed ĉiam "de ..." : la katedralo Sankta-Petro de Parizo, la preĝejo Sankta-Marteno de Parizo, la muzeo Luvro de Parizo, la urbodomo de Parizo, la teatrejo Garnier de Parizo. Do same mi faras por aliaj urboj, pro tio mi taksas pli ĝusta la nomon "Abatejo de Saint-Savin-sur-Gartempe" kvankam estas nur unu abatejo sur tiu loko kaj ĝi ne estas dediĉita al sankta Marteno ĉar tiukaze ĝi estus "Abatejo Sankta-Marteno de Saint-Savin-sur-Gartempe". Saint-Savin-sur-Gartempe estas la nomo de la teritorio sur kiu staras la abatejo kaj ne la nomo de la abatejo. Mi konsentas ke estas aliaj kazoj en kiuj "de" ne estas pravigebla: lando Germanio, reĝlando Francio, regiono Bretonio, departemento Manche, ktp. --Xian-eo (diskuto) 21:54, 25 Feb. 2015 (UTC)

Certe oni kunigu vidu, ni uzu la pli kompleta artikolo kaj ankaŭ la pli malnova. Tn4196 proponis kiel titolo Abatejo en Saint-Savin-sur-Gartempe, estus bone. Mi pensis ankaŭ Abatejo Sanktaj Savin kaj Cyprien (Saint-Savin). --pino (diskuto) 11:05, 27 Feb. 2015 (UTC)

Reiri al la paĝo "Abatejo Saint-Savin-sur-Gartempe".