Abatejo de Saint-Savin-sur-Gartempe
La abatejo de Saint-Savin-sur-Gartempe situas en Saint-Savin en la departemento Vienne en Francio. Ĝi estas klasita en la monda heredaĵo de Unesko ekde 1983 ĉar ĝi gastigas tre belan aron de romanikaj freskoj tre kompletan, bone konservitan kaj unikan en Eŭropo.
Abatejo de Saint-Savin-sur-Gartempe | ||||
---|---|---|---|---|
abbey church | ||||
Loko | ||||
Ŝtato | Francio | |||
Regiono | Puatuo-Ĉarentoj | |||
Departemento | Vienne | |||
Municipo | Saint-Savin | |||
46° 34′ 1″ N, 0° 51′ 52″ O (mapo)46.56690.86439999999999Koordinatoj: 46° 34′ 1″ N, 0° 51′ 52″ O (mapo) | ||||
Bazaj informoj | ||||
Rito | Romkatolika | |||
Specifo | ||||
Mapo | ||||
Ligiloj | ||||
Monda heredaĵo | ||||
Lando | Francio | |||
Regiono Departemento |
Puatuo-Ĉarentoj Vienne | |||
Tipo | Kultura | |||
Surfaco | 0,16 ha | |||
Bufra areo | 149 ha | |||
Kriterioj | (i) (iii) | |||
Fonto | 230bis | |||
Regiono** | 5 | |||
Registra historio | ||||
Registrado | 1983 (7-a sesio) | |||
Plie | Monumento klasita historia : Abatejo en 1840[1] Abatejo en 1974 kaj 1978[2] | |||
Geografia lokigo sur la mapo : Poitou-Charentes | ||||
* Traduko de la nomo en la listo de la monda heredaĵo. ** Regiono laŭ Unesko. | ||||
Iom da historio redakti
Fondiĝo kaj unuaj jaroj redakti
La fonda ĉarto malaperis dum la religiaj militoj en 1598, pro kio ne eblas scii la ĝustan daton de la konstruado. Kvankam la abatejo estis fondita sub la regado Karlo la Granda komence de la 9-a jarcento. Ĝi estis konstruita omage la sanktaj Saveno kaj Cipriano pri kiuj oni scias malmulte.
Laŭ la tradicio, en la 5-a jarcento, la fratoj Saveno kaj Cipriano, kuj fuĝis el Makedonio kie ili estis persekutataj ĉar kristanoj, estis fine rekaptitaj borde de la rivero Gartempe. Ili estis tie martirigitaj kaj senkapigitaj. Saveno estis entombigita de pastroj ne malproksime de la nuna urbo, en loko nomita "Cerisier" (ĉerizarbo).
Tricent jarojn poste, la relikvoj de la du martiroj estis retrovitaj sur la loko de ilia mortigo, Badillus, kleriko en la kortego de Karolo la Granda, decidis tie fondi abatejan preĝejon por konservi la altvalorajn relikvojn. Sankta Benedikto de Aniano, en 821, tie adoptigis la regulon de sankta Benedikto kaj tie loĝigis dudekon da monaĥoj. Li nomumis la abaton Eŭdo 1-a, kiu konstruigis la unuan preĝejon.
Prospera periodo dum tricent jaroj redakti
Malrapida malkresko redakti
La centjara milito ĉesigis la prosperon de la monaĥejo, kiu plurfoje sangis posedanton, (angla, franca, Eduardo, la Nigra Princo). En 1371, la Nigra Princo bruligis kaj sangigis la monaĥejon. Dum la religiaj militoj, katolikoj kaj protestantoj disputis pro ĝia posedo. Ĝi estis detruita de la hugenotoj en 1562 kaj 1568 kiuj bruligis grandan parton de ĝi. En 1600, unu el la abatoj elmultigis la konstruaĵojn por vendi la ŝtonojn. Tiel malaperis la monaĥaj konstruaĵoj kaj la klostro, konstruita en la 12a kaj 13a jarcentoj.
La unua renaskiĝo redakti
En 1640, la alveno de la religiuloj de la kongregacio de Saint-Maur venantaj de la abatejo de Nouaillé ebligis ĉesigi tiun longan periodon de detruo.
Inter 1682 kaj 1692, komenciĝis la restaŭrado de la preĝejo kaj la konstruado de novaj konventaj konstruaĵoj.
En 1820, fulmo detruis parton de la spajro de la 15-a jc, situanta super la turo-porĉo.
La dua renaskiĝo redakti
Dum dek jaroj, Prosper Mérimée devis batali por protekti ĝin kontraŭ detruo aŭ difektado pro malbonaj restaŭraj laboroj.
En 1840, la preĝejo estis klasita.
En 1877, la spajro estis rekonstruita de la arkitekto Jean Fromigé.
La abateja preĝejo redakti
La abateja preĝejo estas klasita monumento historia ekde 1840, tio estas ekde la kreo de la heredaĵprotektado en Francio fare de Prosper Mérimée[1].
La ekstera aspekto redakti
La konstruado datiĝas de la 11-a jarcento laŭ tri kampanjoj.
Ĝi estas rimarkinda pro siaj dimensioj : longa je 76 metroj, alta je 77 metroj por la spajro kaj longa je 31 metroj por la transepto.
-
La preĝejo de Saint-Savin, la ponto, la rivero Gartempe.
-
La preĝejo, vidata de la placo de Saint-Savin-sur-Gartempe
-
La preĝejo de Saint-Savin-sur-Gartempe laŭ oblikva okcidenta flugvido
-
Interna korto de la Abatejo de St Savin sur Gartempe
redakti
Priskribo de ĝia arkitekturo redakti
La navo longas 42 metrojn kaj altas 18 metrojn.
La freskoj redakti
-
La navo de la preĝejo de Saint-Savin
-
Detaloj de la volbo de Saint-Savin : Abraham
La transepto redakti
La transepto estis antaŭe pentrita kiel la navo.
La ĥorejo redakti
La kriptoj redakti
Unu estis dediĉita al sankta Saveno.
La konventa konstruaĵo redakti
Notoj kaj referencoj redakti
- ↑ 1,0 1,1 Slipo n°PA00105712. datumbazo Mérimée, franca ministerio pri kulturo.
- ↑ Slipo n°PA00105711. datumbazo Mérimée, franca ministerio pri kulturo.
Bibliografio redakti
Fontoj redakti
- Segond (tradukanto al la franca), Louis. (1910) Livre de la Genèse (france), p. 1630. Genèse Segond 1910..
- Segond (tradukanto al la franca), Louis. (1910) Livre de la Exode, p. 1630. Exode Segond 1910..
- Segond (tradukanto al la franca), Louis. (1910) Livre de la Apocalypse, p. 1630. Apocalypse Segond 1910..