Klasita Historia Monumento (Francio)
Klasita Historia Monumento (franclingve: monument historique classé) estas franca historia monumento (konstruaĵo aŭ meblo) protektata de la ŝtato pro sia nacia elstara historia kaj arkitektura signifo. Tia agnosko de la publika interesiĝo koncernas ĉefe la artan kaj historian aspekton de la monumento.

Historiaj monumentoj povas esti mebloj: mebloj ekleziaj (sonoriloj, kalikoj, simplaj feraĵoj de pordoj, ...).
La protektado por klasita monumento estas pli alta ol por registrita monumento.
Historio
redaktiEn 1840 Prosper Mérimée farigis la unuan liston da klasitaj monumentoj, ĝi enhavis 1 082 historiajn monumentojn. La nuna listo enhavas ĉirkaŭ 143 000 monumentojn, kies 13 000 konstruaĵojn. En 1913 kromlisto aperis por regionaj interesendaj monumentoj (nun temas pri registritaj monumentoj).
Klasita historiaj monumentoj
redaktiListo de kelkaj monumentoj historiaj kun siaj klasad-jaroj:
- La Monto Sankta Mikaelo (1874),
- La Baziliko de Saint-Denis (1862),
- La Megalitoj de Karnak' (1840),
- La malnova preĝejo Sankta Marteno de Laives (1905)
- La Kastelo de Versajlo (1913),
- La Preĝejo Saint-Sulpice de Parizo (1915)
- La Preĝejo Notre-Dame de Raincy (1922-1923)
- La Kastelo de Ferney-Voltaire (1958)
- La Villa Savoye (1965 kaj 1967),
- La ponto Aleksandro la 3-a en Parizo (1975),
Vidu ankaŭ
redaktiEksteraj ligiloj
redakti- [https://web.archive.org/web/20081011071707/http://www.culture.gouv.fr/culture/infos-pratiques/fiches/index-fiches.htm Arkivigite je 2008-10-11 per la retarkivo Wayback Machine Indekso praktika de la ministerio pri kulturo] (france)
- [https://web.archive.org/web/20120122083355/http://www.culture.gouv.fr/culture/infos-pratiques/fiches/fiche11.htm Arkivigite je 2012-01-22 per la retarkivo Wayback Machine Dosiero de la ministerio pri kulturo kaj komunikado] (france)