Diskuto:Aerobatiko

Latest comment: antaŭ 5 jaroj by Flugkapitano in topic Alinomigi Aviadan akrobation al Aviada akrobatado

Mi dubas ke la vorto akrobatiko limiĝas al aviado. Nun mi ne havas miajn e-lingvajn vortarojn ĉemane, sed laŭ retaj paĝoj, kiuj uzas la vorton, ĝi aplikiĝas ekzemple ankaŭ al rajdado, gimnastikado (ekzemple cirka). Laŭ mi necesus diferencigi inter aviada, ĉevala aŭ rajda, gimnastika kaj eble aliaj formoj de aktobatiko/aktobatado/akrobatio... ThomasPusch (diskuto) 21:11, 23 Mar. 2013 (UTC)

La e-lingvaj vortaroj kiel PIV, Reta Vortaro, la Etimologia Vortaro (A-D) de Ebbe Vilborg ktp. evidente nur konas la vortojn akrobato kaj akrobataĵo. La vikipedia artikolo akrobataĵo por la temo de tiu-ĉi teksto proponas la vorton aviada akrobatio. Nur en la granda vortaro franca-esperantlingva de Le Puil kaj Danvy el 1991, kiu plurloke aŭdace proponas novajn vortojn, mi trovis la neologisman vorton "aerobatiko". Ĝi tamen ŝajnas al mi evitebla kaj ne profunde enradikiĝinta en parola Esperanto... Mi tial laŭ la propono de la artikolo akrobataĵo ŝovas tiun ĉi artikolon al la nova titolo aviada akrobatio, kvankam mi konsentas ke la vorto akrobatio ŝajnas al mi iom libere variigita de la baza vorto akrobato... (teorie la neoficiala sufikso -ik-, ne antaŭvidata en PMEG, sed ekzemple en la artikolo postafikso, same bone aŭ malbone eblus) Ĉiukaze la arto fari akrobataĵojn bezonas pli ampleksan vorton ol la konkretan terminon "aktobataĵo". ThomasPusch (diskuto) 06:48, 24 Mar. 2013 (UTC)

Alinomigi Aviadan akrobation al Aviada akrobatado redakti

Akrobatio estas ne utila neologismo, kiu ne aperas en iu ajn vortaro de mi. Aliflanke la ekzistanta termino akrobataĵo tute taŭgas pri tia evoluo de aviadilo en aero. La finaĵo -io kutime estas uzata por priskribi landon aŭ kemian elementon, certe ne pri arta demonstracio. Kontraŭe al la supra komento, se oni volos konsideri la arton, sciencon mem pri la aviadaj akrobataĵoj, eblos, por mi, uzi la terminon aviada akrobatiko, kiu ne estas la temo de l'artikolo. Sen kontraŭdiro dum la venontaj semajnoj, mi alinomigos la titolon. DidCORN (diskuto) 21:53, 19 nov. 2018 (UTC)Reply

Fakte la termino aerobatiko jam ekzistas de longe en la faka terminaro[1]kaj en NPIV[2], endas do elekti tiun terminon kiel artikolotitolon. Kaj forgesu ni la vorton akrobatio! DidCORN (diskuto) 15:50, 20 nov. 2018 (UTC)Reply

Saluton, DidCORN! Mi konsentas pri viaj referencoj kaj via opinio, kaj laŭ NPIV kaj aeronaŭtika terminaro, mi pensas ke alinomigi nunan titolon al Aerobatiko estos propra: Se vi konsentas kun mi, eblas vi peti al administranto por alinomigo? Flugkapitano (diskuto) 10:55, 21 nov. 2018 (UTC)Reply

Referencoj redakti

  1. Aerobatiko en aeronaŭtika terminaro (1941) [1] paĝo 21
  2. ankaŭ en NPIV [2]

Referencoj redakti

Reiri al la paĝo "Aerobatiko".