Usonanoj nomas sin "amerikanoj", sed hispanamerikanoj nomas ilin (kune kun la kanadanoj) "nordamerikanoj".

Ĉu "kun la kanadanoj" devas esti "kun la kanadanoj kaj la meksikianoj"? --Chuck SMITH

Ne: eĉ en la buŝo de meksikiano, norteamericano ("nordamerikano") ne inkluzivas sin mem. Ekzemple, la titolo de libro estas: Mexicanos y Norteamericanos ante la guerra del 47 ("Meksikianoj kaj nordamerikanoj antaŭ la milito de 47"). En la milito de 1847, Meksikio batalis kontraŭ Usono. Eble la meksikianoj rigardas sin kiel centramerikanoj. -- Stefano KALB

Ne, la meksikanoj ne rigardas sin kiel centramerikanoj. Fakte la traktato de libera komerco de Nordameriko kunligas Kanadon, Usonon kaj Meksikon, la tri landoj de tiu geografia regiono. Tamen, pro kulturaj kialoj, meksikanoj konsideras sin hispanamerikanoj (ankaŭ nomitaj latinamerikanoj). Jorge Luis 2003.12.02

En amerika historio, oni parolas pri en:Mesoamerica, kiu estas Mezameriko plus Meksikio. Ĝi estas utila koncepto por studi la indianajn civilizojn. Ĉu estas traduko en Esperanto? (mi eĉ pensis Mekzameriko :) ) -- :)

Mi insistas pri la neceso uzi Centrameriko por la geografia regiono, kaj diri Mezameriko por la historia regiono. Krome Mesoamérica (es) ne inkludas la tutan nuna Meksikon, sed nur parton (de la centro ĝis la sudo). Jorge Luis 2003.12.02

Longaj listoj de landoj redakti

Mi proponas ke la longaj listaj de landoj ordiĝas horizontale aŭ transformiĝas je teksto. Ili forte fragmentigas texton. Kion vi opinias? — Ingolf 13:58, 1. Mar 2006 (UTC)

Ameriko = kontinento? redakti

Laŭ mia scio ne ekzistas kontinento kiu nomiĝas Ameriko - sed ekzistas du, Nordameriko kaj Sudameriko. Tial ekz. artikolo en la angla Vikipedio diras pri Amerikoj kiel du kontinentoj. Pola Vikipedio diras, ke Ameriko estas "parto de la Tero", sed ne kontinento. Cetere, Nordameriko en ties Esperanta artikolo estas ja nomita "kontinento". Ĉu eblas tia malkongruo en ADLS? --Lohengrin 22:45, 14. Okt 2010 (UTC)

The only language that uses "Americas" is English, deal with it ;)

Fuŝo? redakti

Antaŭe ĝi estis nomita kiel Abya Yala de la majaoj kaj la centramerikaj kulturoj, kiel "Amerrikua" (vento-lando) de la majaoj de nuna Nikaragvo kaj "Cem Anahuac" de la aztekoj.

Mi havas tre fortajn dubojn rilate tiuj pretendoj. Amerrikua, se tiu vorto ekzistas, estas verŝajne adaptita formo de América. Abya Yala, laŭ nesincere retserĉeto, ŝajnas esti nomo de centramerika regiono, uzata de certiuj por la tuta kontinento. Ĉiukaze, precipe en artikolo de la semajno, oni devus indiki fontojn por tiuspecaj pretendoj! Alianomo 15:28, 19. Okt 2010 (UTC)

Eksteraj ligiloj redakti

El la du menciitaj eksteraj ligiloj, unu estas japanlingva paĝo de la japania ministerio de eksteraj aferoj kaj la alia anglalingva varbilo de la azia oficejo de la "interamerika evolua banko". Ambaŭ retejoj videble ne taŭgas kiel eksterviikipediaj ligiloj por informe kompletigi artikolon pri la ĝenerala temo "Ameriko". Mi elprenas ambaŭ, kaj ĉar ne restas taŭga ekstera ligilo, malvidigas la sekcion. --ThomasPusch (diskuto) 16:55, 26 Jun. 2013 (UTC)

En ordo. Varban rubon ni ne bezonas tie. --Tlustulimu (diskuto) 17:05, 26 Jun. 2013 (UTC)
Reiri al la paĝo "Ameriko".