Diskuto:Arĝentano

La vorto "alpakao" ne ekzistas. En esperanto oni devas diri arĝentano aŭ arĝentumo. Cetere, la artikolfarinto eraris aldonante la nomon al la bildo. Uf! —La komenton aldonis, sen subskribo, 87.217.210.185 (diskuto • kontribuoj)

Saluton, IPulo. Bedaŭrinde vi pravas, ĉar la vorto "arĝentano" troviĝas en Nova PIV, sur paĝo 108 kaj en la vortarego de Krause, sur paĝo 99. Sed bonvolu nenion provi fari pri la artikola titolo, ĉar vi ne povas laŭlicence alinomigi artikolon pro teknikaj kialoj. Tion nur povas fari alsalutintaj uzantoj. Do, mi aranĝos tion, se neniu kontraŭas. --Tlustulimu (diskuto) 10:55, 12 Mar. 2013 (UTC)
La vorto "arĝentano" ankaŭ troveblas en la libro "Kemia kaj scienc-teknika vorto", el 1993, sur paĝo 9, kiel traduko de la angla "german silver" kaj de la germana "Neusilber; Argentan". Tial mi proponas ŝanĝi la titolon al "arĝentano"
IPuloj kaj novuloj bonvolu ne provi aranĝi ion pri la titolo, ĉar vi ne povas alinomigi artikolon laŭlicence pro teknikaj kialoj. --Tlustulimu (diskuto) 13:19, 23 Mar. 2013 (UTC)
Ne necesas suspiri UF-sone... La IPulo tute pravas pri la vorto, kaj simple bone atentis. Estis mi kiu kreis la artikolon en 2007, kaj mi certe havis iun vortaran fonton por uzo de la vorto "alpakao", sed nun post 6 jaroj mi ne plu memoras kiun vortaron mi konsultis, kaj efektive krom NPIV kaj Krause ankaŭ PIV (1970) kaj Reta Vortaro (kaj la angla Wells-vortaro, kiun mi hazarde havas en la laborejo) ne konas la vorton "alpakao". Ĝi rete uzatas en la projekto GramTrans kaj en pluraj tradukaj retejoj, sed probable oni tie simple transprenis la titolon de la vikipedia artikolo. Mi ne penos serĉi kiu vortara fonto (evidente influita de la hispana aŭ itala, kiel la finna, hungara aŭ serba) misgvidis min, sed simple renomos la tekston al la bona titolo arĝentano. Al la bildo en la vikipedia komunejo mi cetere ne aldonis la nomon - tion faris komuneja roboto, misgvidita de la artikola nomo. Mi mem renomas la artikolon, rearanĝas la frazon kiu distancigas inter "alpakao" kaj la besto "alpako", kaj korektas ankaŭ la priskribon de la bildo en la vikipedia komunejo: estas nenia dubo ke la korekto sencas. Flanke: L. L. Zamenhofo cetere ŝajne uzis la sinonimon alfenido (vidu en la reta vortaro) - laŭ la informoj kiujn mi trovis pri la vortoj alfenide (fr.) kaj Alfenid (de.), kemie temas pri la tute sama fenomeno, do vere estas sinonimo. Dankon pro la atento! -- ThomasPusch (diskuto) 12:01, 9 Apr. 2013 (UTC)
Movita AlpakaoArĝentano kaj Diskuto:AlpakaoDiskuto:Arĝentano. Ĉar ne necesas tria sinonimo por tiom specifa temo, krom "arĝentano" kaj "alfenido", mi tute forigas la alidirektigon "alpakao" kaj la koncernan malnovan diskutpaĝotitolon ... ne sencas subteni la onidiron ke tria, alternativa vorto por la afero estus "alpakao". ThomasPusch (diskuto) 12:14, 9 Apr. 2013 (UTC)
Dankon pro via korekto. Mi metis la du sinonimojn al la "listo de priskriboj" (germane "Liste der Bezeichnungen") sur la koncerna vikidatuma paĝo: d:Q203874. Por tio mi uzas la tiean aldonaĵon "labelLister", kiu kreas plian langfolion inter "Lesen" kaj "Versionsgeschichte. --Tlustulimu (diskuto) 12:19, 9 Apr. 2013 (UTC)
Bone. Cetere en la vikidatuma paĝo ankaŭ eblas meti la sinonimon "alfenido" sen uzo de la aldonaĵo "labelLister": Se oni en la preferoj elektas Esperanton kiel preferata lingvo, ekaperas ĉapitrotitolo "Kromnomita:" kaj en ĝi eblas aldoni, forigi kaj ŝanĝi sinonimojn e-lingvajn. ThomasPusch (diskuto) 14:22, 10 Apr. 2013 (UTC)
Mi scias, ke eblas ŝanĝi la lingvon en Vikidatumoj. Tamen mi ne emas daŭre salti inter la lingvoj kaj tial mi aktivigis ĉe mi la aldonaĵon "labelLister". --Tlustulimu (diskuto) 14:28, 10 Apr. 2013 (UTC)
Reiri al la paĝo "Arĝentano".