Diskuto:Arkeologio
Ĉu ne estus pli bone prahistorio aŭ antaŭhistorio ol prehistorio, kio ne estas esperanta vorto.Vikipediisto:Kani 9. Okt 2006
Ĉu estas iu kialo, pro kiu la unua vorto estas "arĥeologio", kvankam la titolo estas "Arkeologio"? Laŭ mi ni havu unuecon. Ĉar en grekdevenaj ĥ-k-vortparoj la Vikipedio ĝenerale uzas la k-vorton (ĉar tio nuntempe estas pli kutime ĝenerale), mi nun ŝanĝos la unuan vorton al "Arkeologio". Marcos 16:25, 7. Okt 2006 (UTC)
Arkiva noto
redaktiLaŭ la protokolo de la laborpaĝo Vikipedio:elstaraj artikoloj la artikolo je la 8-a de oktobro 2006 elektiĝis elstara. ThomasPusch (diskuto) 21:00, 3 dec. 2022 (UTC)
Propono pri malelstarigo (ne akceptiĝis)
redaktiLa artikolo baziĝas sur la artikolo de Monato, sen ajna fonto aŭ io alia. Ne vere estas stilo de vikipedia artikolo, ĉar entenas multe da polemiko. Alaŭdo ۩ ✉ ₪ 18:09, 21. Jul 2007 (UTC)
- Por:
- Kontraŭ:
- Sindetenaj voĉoj:
- Mi kredas, ke per iom da polurado eblas facile savi la legindecon.--Ziko 16:11, 14. Okt 2007 (UTC)
- Komentoj:
- Kio en la artikolo estas polemiko? (Mi mem ne tute tralegis ĝin, sed legante plurajn erojn el ĝi, mi ne sukcesis trovi polemikon; tamen mi ne estas spertulo pri la fako).
- Pri la fontoj: La kriterioj por elstaraj artikoloj nuntempe nur postulas, ke por ĉiu dubebla aserto estu menciita fonto kiu pravigas tiun aserton; ĉu estas iu dubebla aserto en la artikolo? Marcos 22:54, 1. Feb 2008 (UTC)
la artikolo restas elstara