Diskuto:Beate Mielke

Ĉar la e-lingva vikipedio estas la ununura centra kaj de ĉiu alirebla informfonto pri Esperanto, la (ĉiukaze subjektivaj) kriterioj pri "menciindeco" de esperantistoj ne estu tro striktaj. Mi tamen nomus la nunan tekston artikola ĝermo, ne multe pli granda ol la minimumo de tri frazoj, kaj bonvenigus aldonon de naskiĝdato (kaj eble -loko). Tiam aplikeblus la ŝablono "vivtempo", kaj eventuale ankaŭ sencus ŝablono "informkesto esperantisto". ThomasPusch (diskuto) 01:58, 17 Jan. 2015 (UTC)

@ThomasPusch: Menciindeco estas konsiderebla per objektivaj kriterioj. Ekzemple en la ĉeĥa Vikipedio estas oficiala postulo pri 2 sendependaj (kaj inter si, kaj de la temo), netrivialaj, fidindaj, eksteraj fontoj" de informoj por trapasi la limon de menciindeco. En la artikolo mi vidas neniun tian fonton menciita. La klarigo, ke malfacilas trovi informojn pri nuntempaj (ne tre menciindaj) esperantistoj ekster Vikipedio estas vera, tamen ĉu tio estas kialo por igi Vikipedion listo de nemenciindaj esperantistoj? (se ni kredas pri fina venko, post 50 jaroj povas esti Vikipedio plena de 3-frazaj artikolaĉoj pri homoj, kiuj venas al urba Esperanta klubo...) Mi subtenas la ideon, ke indus havi superrigardon pri multaj, eĉ nemenciindaj, esperantistoj nuntempaj por havi historian superrigardon, sed eble tio estas bona motivo por fari Enciklopedion de Esperanto 2.0, ekz. en ekstera retejo. --KuboF (diskuto) 16:46, 18 Jan. 2015 (UTC)
@KuboF: Certe tia Enciklopedion de Esperanto 2.0 estus bona ideo, ankaŭ kiel "kovejo" de eblaj estontaj artikoloj por vikipedio, post kiam en teksto pri persono tie kolektiĝis biografiaj informoj kaj pluraj eksteraj fontoj, kaj eblas juĝi ĉu la rezulto superas limon de "menciindeco" aŭ ne. Sed nun tia ideo ne estas realo. Mi persone pensas ke la kriterio de "menciindeco" en artikolo pri homo ne estas granda obstaklo teni ĝin, se la teksto estas enciklopediece verkita, per "sobraj", faktaj informoj, sen memvarbaĵo, fanfaronado aŭ personaj opinioj, estas formatigita laŭ vikipediaj kutimoj kaj havas laŭeble multajn el la alireblaj eksteraj referencoj. Min la teksto Beate Mielke en sia nuna formo kiel vikipedia administranto ne ĝenas (la nefunkcio de la tuta retejo esperanto.de de GEA kaj GEJ dum multaj monatoj estas ĝeno kaj malfaciligas la kontrolon de la tekstaj eksteraj ligiloj, sed tiu nefunkcio ne ŝuldiĝas al Beate Mielke, sed al la du tegmentaj Esperanto-asocioj en Germanio). Sed kontraste ja ĝenis min la ĉi-tekste ligita artikolo Berlina informilo kia ĝi estis ĝis hodiaŭ. Komparu mem. ThomasPusch (diskuto) 20:56, 19 Jan. 2015 (UTC)
@ThomasPusch: Pri Berlina informilo vi pravas kaj mi dankas pro via redakto! Tamen, mi plu havas problemojn pri ne tre (ĉu ne sufiĉe?) menciindaj aferoj (nun do persono), eĉ se artikolo pri ili estas vikipedie formatigita. Tamen, pro mia ekzamenperiodo mi dum kelka tempo la aferon lasos sentuŝe. --KuboF (diskuto) 22:27, 19 Jan. 2015 (UTC)
Reiri al la paĝo "Beate Mielke".