Diskuto:Caro

Latest comment: antaŭ 2 jaroj by Filozofo in topic Ĉu erara aserto?

Ĉu erara aserto? redakti

En la nuna teksto de la artikolo aperas jena aserto:

La vorto caro (ruse царь, carj) unue signifis "tiu, kiu ne pagas impostojn".

Mi neniam aŭdis pri tia etimologio kaj ne sukcesis trovi fidindan referencon.

Ĉiuj fontoj, kiujn mi trovis, asertas, ke la vorto "caro" (ruse: царь, kaj similsone en aliaj lingvoj) devenas de la latindevena titolo "cezaro".

Dum la pravigo de la citita aserto ne estas trovita, mi emus forkomenti ĝin en la teksto de la artikolo por ne misgvidi la legantojn per dubinda aserto.

Kion oni opinias pri tio ĉi?

Amike, -Filozofo (diskuto) 15:57, 28 mar. 2022 (UTC)Reply

Saluton, @Filozofo: Ankaŭ mi ne povas imagi, ke "caro" iel signifus "tiu, kiu ne pagas impostojn". Do, mi ne kontraŭas elĵeton de la menciita frazo. - Amike --Tlustulimu (diskuto) 16:09, 28 mar. 2022 (UTC)Reply
Mi ankaŭ samopinias. - Sincere, Moldur (diskuto) 18:36, 28 mar. 2022 (UTC)Reply

Dankon pro la rapida aprobo! Mi ĵus efektivigis tiun ĉi ŝanĝon. Amike, -Filozofo (diskuto) 20:14, 28 mar. 2022 (UTC)Reply

Reiri al la paĝo "Caro".