Diskuto:Cirilo el Aleksandrio
Active discussions
(Alidirektita el Diskuto:Cirilo de Aleksandrio)
AlinomadoRedakti
Oni proponas alinomi la artikolon «Cirilo de Aleksandrio» al «Cirilo el Aleksandrio». Kialo: konforme al multe aliaj sanktuloj,
- Kontraŭ: - Nu, ekzistas multaj sanktuloj "el", sed ekzistas multege pli sanktuloj "de". Ne ĉiam oni scias ĉu "el" vere bonas. Mi plene subtenas jenan citon de Lingvano el Diskuto:Tomaso de Akvino:
|
- Sincere, Moldur (diskuto) 22:32, 3 dec. 2020 (UTC)
- Rigardu ĉe Kategorio:Sanktuloj. Nur rigardante la komencliterojn A - E, mi nombras 2 "el", sed 17 "de". - Moldur (diskuto) 22:34, 3 dec. 2020 (UTC)
- Estimata administranto. Mi bedaŭras ke mi ne vidis vian rimarbon pli frue, sed neniam tro malfrue por bone fari, pardonu al mi. Mi devas diri, ke la ŝanĝo de "de" al "el" ne estas mia persona sento. Mi vidis en la diskutpaĝo pri Gregorio de Nyssa [1] , ke "el" prefereblas kiam konsideratas la urbo aŭ la region el kie naskiĝs la homo, kaj de kiam konsideratas la urbo aŭ la regiono kie oficiis la homo. Mi pensis,ke estas pli precize diferencigi certajn kazojn, do uzi ĉi-tie pri Cirilo el Aleksandrio la prepozicion "el". Estus iu kazo, laŭ kiu Esperanto povas esti pli preciza ol aliaj lingvoj, pri kiuj la prepozicio "de" rilatas al iuj ajn kazoj. Mi ne do intensis ŝanĝi sisteme ĉiuj "de" al "el". Amike.--DidCORN (diskuto) 07:53, 11 dec. 2020 (UTC)