Diskuto:Cirkumcido

Latest comment: antaŭ 8 monatoj by ThomasPusch

Laŭ PIV2002, cirkumcidi signifas 'detranĉi parton de la prepucio'. Mi proponas, ke oni trovu alian vorton por la mutilado de virinaj generiloj; tio ne estas cirkumcido. Lingvano 15:18, 20. Nov 2005 (UTC)

Laŭ PIV 2005 mutili signifas: "Difekti la tutecon de iu per forpreno de membro aŭ de ekstera parto de lia korpo: la kamiono lin faligis kaj mutilis je la dekstra kruro." Tiom PIV 2005. Mi malfacile scias imagi, ke la kamiono faligis ŝin kaj mutilis je la vulvaj lipoj. (ekzemple) Petro 20. Nov. 2005 15:35 (UTC)
Mi proponas disigi la artikolon al cirkumcido (vira) kaj virina seksa mutilado. La sekcio "Virina cirkumcido" estas sufiĉe granda por memstari. Virina cirkumcido eble estas alidirektinda titolo.--Salatonbv (diskuto) 07:11, 6 Mar. 2015 (UTC)
Mutili signifas: "Difekti la tutecon de iu per forpreno de membro aŭ de ekstera parto de lia korpo." Kaj kiu estas nomita virina cirkumcido, tiu estas mutilado de eksteraj partoj de virinaj generaj organoj. Koracio (diskuto) 18:14, 19 Jun. 2015 (UTC)
Kripligi estas perdigi unu el la partoj necesaj por bona funkciado; difektigi. La diferenco inter mutili kaj kripligi ne estas granda. Dum kripligi ekzistas de longe en PIV, mutili estas neologismo, kiu aperis nur en NPIV; sed la termino mutilado jam aperas en pluraj artikoloj de nia Vikipedio. DidCORN (diskuto) 12:26, 3 jul. 2019 (UTC)Reply
Por Por: --Mi aprobas la disigon de l'artikolo cirkumcido (vira) por la kreo de l'artikolo virina seksa mutilado. DidCORN (diskuto) 12:26, 3 jul. 2019 (UTC)Reply

Farite pro neniu kontraŭdiro dum pli ol unu semajno. DidCORN (diskuto) 14:24, 11 jul. 2019 (UTC)Reply

Eksteraj ligiloj redakti

Tre bone la disigo de la du tute malsamaj temoj antaŭ kvar jaroj. Nun aspektas strange, ke de naŭ eksteraj ligiloj nur du temas pri (knaba) cirkumcido kaj 7 pri virina seksa mutilado - mi dirus ke tiuj 7 ne vere estas pri la ĝusta temo ĉi tie kaj estas en la malĝusta teksto. La 7-o ja ankaŭ estas kopiita pri la ĝusta, virina/knabina temo, kaj eblus diri ke iom tro da eksteraj ligiloj ne damaĝas - sed fakte oni ankaŭ ne metas eksterajn ligilojn pri Parizo en la tekston pri Londono aŭ eksterajn ligilojn pri testudoj en tekston pri ĉevaloj... Krome tristigas ke ĝis nun nur eblis trovi eksterajn ligilojn en la angla kaj germana - pri cirkumcido entute nur en la angla. Ĉu vere neniu alilingvano iam ajn publikigis ion pri la temo? ThomasPusch (diskuto) 06:49, 27 jul. 2023 (UTC)Reply

Revizio ankaŭ bilda redakti

La artikolo bezonas plibonigon. Preskaŭ ĉiuj islamaj viroj estas cirkumciditaj. Kvankam la vorto cirkumcido ne estas menciita en la Korano, ĝi estas nerekte referita kiam estas skribite en la suraoj, ke la vojo de Abraham estas parolita. Tamen, la Haditho klare deklaras ke islama viro devas esti cirkumcidita: https://sunnah.com/search?q=circumcision Nalanidil (diskuto) 16:30, 20 dec. 2022 (UTC)Reply

Reiri al la paĝo "Cirkumcido".