Diskuto:Dieppe

(Alidirektita el Diskuto:Dieppe (Seine-Maritime))
Latest comment: antaŭ 3 monatoj by Sj1mor in topic Indiko pri urbestro de 2001

Sub Dieppe oni ne atendas miniaturan apartigilon inter la urbo Dieppe (Seine-Maritime) kaj sia stacidomo Dieppe (stacidomo), sed atendas la urbon. Tial la apartigilo konsekvence nomiĝu Dieppe (apartigilo) kaj Dieppe estu la simpla urba artikolo. ThomasPusch (diskuto) 09:47, 10 jan. 2024 (UTC)Reply

Indiko pri urbestro de 2001 redakti

Mi forte malkonsilas en la informkesto meti urbestrajn informojn kiel "S-ro Édouard Leveau 2001-2008" - Jam en 2008, 2014 kaj 2020 estis novaj urbestraj elektoj, kaj baldaŭ estos 2026... Simple neniu sukcesas atenti aktualigi la urbestrojn de la multegaj komunumoj ĉiujn ses jarojn. Prefere oni entute faru tekstojn pri la multaj mankaj komunumoj de Francio, kaj faru tion tiel ke la informoj ne malaktualiĝas! ThomasPusch (diskuto) 10:21, 10 jan. 2024 (UTC)Reply

Prave. Ĉu pri ĉefo oni ne povas dependi pri vikidatuma parametro P6? la referenco indikas la jaron de enposteniĝo.
Ĝenerale dirite, kiam mi formas alvokon de informkesto mi deziras scii nenion pri la temo kaj dependi kiom eble plej multe pri vikidatumoj (eĉ se ili ne estas ĝisdatigitaj al la estanteco). Sj1mor (diskuto) 10:33, 10 jan. 2024 (UTC)Reply
Reiri al la paĝo "Dieppe".