Diskuto:Distrikto (Pollando)

Latest comment: antaŭ 2 jaroj by ThomasPusch

En preskaŭ ĉiuj lingvoj la polaj nomoj de la distrikto estas komplete tradukitaj, do powiat Brodnicki (distrikto Brodnica) tradukiĝas ne nur "distrikto Brodnicki", sed "distrikto Brodnica" aŭ "distrikto de Brodnica" ... klaras ke Brodnicki estas nur la genitiva (aŭ adjektivigita) deklinacia formo de la urbonomo Brodnica. Alternativo estas komplete ne traduki la distriktonomon, do la artikolo ankaŭ en aliaj lingvoj krom la pola nomiĝus powiat Brodnicki. Traduki nur la unuan parton de la nomo kaj lasi la duan duonon de ĝi en genitiva deklinacio estus kiel traduki la nomon "la Fundamento de Esperanto" al la germana per "das Fundament de Esperanto", al la angla "the Foundation de Esperanto", aŭ al la rusa "Основы de Esperanto" - aŭ tute nacilingve aŭ tute esperantlingve. En la esperantlingva vikipedio, kiu volas esti laŭeble esperantlingva kaj havi nacilingvajn titolojn nur kie necese, ne utilus komenci titolojn de distriktaj artikoloj per "Powiat...", "Landkreis...", "Distrito...", konsiderante ke tiuj titolokomencoj estus nur tradukoj de la vorto "distrikto". Tial mi proponas aliĝi al la kutimo de la vikipediaj lingvoj kiuj tradukas la titolojn de distriktaj artikoloj al sia lingvo, kaj nomi la artikolojn de polaj distriktoj laŭ modelo "distrikto Brodnica", ne duonesperante-duonpole "distrikto Brodnicki". --ThomasPusch (diskuto) 19:01, 9 Jul. 2013 (UTC)

PS: Tiun procedon cetere ne inventis mi, sed ĝi en unuopaj kazoj jam estis aplikata antaŭe. Ekzemple la 6-an de januaro 2012 Petr Tomasovsky alinomigis la artikolon Distrikto Bydgoski al Distrikto Bydgoszcz. Ankaŭ la artikolo Opola Provinco jam ekde sia kreiĝo la 11-an de januaro 2007 aplikas la sistemon, eĉ pli frue ol la roboto kreis la distriktajn artikolojn, sed ĝis nun la ne-akordigo inter provinca paĝo kaj distriktaj paĝoj simple sekvigis mise ruĝajn ligilojn. En multaj pliaj kazoj restis la origine per roboto amasmetitaj artikolonomoj kaj neniu homo poste adaptis aŭ pridemandis la robotan kreaĵon.

Dum la lastaj jaroj iom post iom jam kelkaj pliaj distriktoj ricevis normalan substantivan nomon, kaj mi nun alinomigis la plenan reston. Tamen indas indiki, ke la distriktaj artikoloj, kiel ilin kreis la roboto de Maksim, estas tre minimumaj kaj plejparte laŭ informoj maksimume de 2005: endas nepre levi ilin al nivelo de deca artikola ĝermo, kion mi jam faris sisteme pri ĉiuj distriktoj de A-J (pri iuj aliaj nur hazarde, kiam mi trafis ilin, ne sisteme). Krome mi sukcesis ankaŭ levi al nivelo de deca artikola ĝermo la tekstojn pri distriktaj ĉefurboj de komencaj literoj A-H. Nun mi malatentas la tekstojn pri distriktaj ĉefurboj, kaj koncentriĝas pri la distriktaj tekstoj, sed tamen ne scias ĉu aŭ kiom rapide mi pluprogresos, ĉar temas pri relative granda laboro, despli ke necesas forte kompletigi vikidatumojn ... tion principe dankos ĉiuj aliaj vikipediaj branĉoj, sed mi tamen demandas min, kial mi persone devus fari ĉiun tiun laboron, nur ĉar mi hazarde estas administranto de la e-lingva vikipedio, sed krome havas nenian personan rilaton al Pollando (krom ke mi foje traveturas ĝin)? ThomasPusch (diskuto) 12:50, 25 apr. 2021 (UTC)Reply
Reiri al la paĝo "Distrikto (Pollando)".