Diskuto:Edvard Beneš

Latest comment: antaŭ 1 jaro by ThomasPusch in topic Pri la ŝablono "sen fontoj"

Mi aldonos kritikojn pro siaj dekretoj kontraŭ hungaroj, germanoj. Narvalo 17:07, 6. Maj 2005 (UTC)

Kelkaj demandoj redakti

  • Ĉu seli en Ni ne selos estas metaforo por batali?
Dum tempoj de Masaryk rajdistaro rajdis ĉevalojn, do oni devis batalonte seligi ilin. Dum tempoj de Beneš oni veturis jam per aliaj transportiloj. Masaryk do dirus, ke oni batalu, sed Beneš faris ion alian.
  • Ĉu retiriĝis volas diri demisiis?
Retiriĝi estas esprimo el armea parolado kaj ĝi signifas iri malantaŭen antaŭ malamiko (eblas retroirante), ĉi tie uzita metafore. Alia ekzemplo: Li tiel ektimis, ke li retiriĝis kaj rigidiĝis povante diri nenion.
  • Mi ne bone komprenas la eprimon savo je konto de fiereco.
Ĉeĥe: Záchrana (Spása) na účet hrdosti (pýchy). Alia ekzemplo: Ili amuzis je lia konto. = Li estis objekto (centro) de la amuzo. (Aŭ li volis, ke ili amuzu pro li aŭ ili amuzis, eĉ kiam li ne volis tion = malice ili amuzis.)

O'RyanW ( ) 02:00, 22. Jan 2007 (UTC)

Respondis --Petr Tomasovsky 17:26, 22. Jan 2007 (UTC)
Multan dankon pro la tre bonaj klarigoj. Nun klaras. Sincere, O'RyanW ( ) 05:29, 31. Jan 2007 (UTC)

Pri la ŝablono "sen fontoj" redakti

Ekde novembro 2012 gluiĝas ĉi tie la ŝablono "sen fontoj" minacanta pri forpreno de la artikolo se ne aldoniĝas eksteraj referencoj. La kriterioj por elstaraj artikoloj starigitaj en decembro 2006, antaŭ 16 jaroj, nur postulas, ke por ĉiu dubebla aserto en elstara artikolo estu menciita fonto kiu pravigas tiun aserton. Pri tio plurfoje rememorigis Marcos. Do: Kiu dubebla aserto estas en la artikolo? Se ne notiĝas respondo al tiu demando, la ŝablono post 10 jaroj da minaco jam devas esti forprenata. Kompreneneble eksteraj referencoj ĉiam bonvenas. Sed efektive ne funkcias per minaco kaj ĉantaĝo elpremi ilin. ThomasPusch (diskuto) 07:44, 6 dec. 2022 (UTC)Reply

Reiri al la paĝo "Edvard Beneš".