Diskuto:Esperanto-USA

Ŝanĝita nomo redakti

Mi ŝanĝis la nomon de la artikolo de Esperanto-Ligo por Norda Ameriko al nuna Esperanto-USA por kongrui kun ŝanĝita nomo de la asocio. Laŭ mi malindis lasi artikolon laŭ malnova nomo. La malnova nomo plu alidirektas al la nova. --KuboF (diskuto) 17:11, 26 Okt. 2015 (UTC)

Nova artikolo pri la sama temo redakti

La 21-an de decembro 2015 el la angla versio de la teksto tradukiĝis nova artikolo pri la sama temo, nomata Esperanto-Usono. Nepre necesas kunigi la du tekstojn, kadre de tiu-ĉi teksto, la pli malnova. Tute diskutindas ĉu fine la artikolo ĉi-tie kunigata restas laŭ la angla nomo "Esperanto-USA" aŭ alinomiĝas al la esperanta nomo "Esperanto-Usono". Sed precipe gravas ke la konservindaj bonaj teksteroj de ambaŭ artikoloj estu en unu teksto, kaj nenio valora perdiĝu. ThomasPusch (diskuto) 12:44, 17 Jan. 2016 (UTC)

Reiri al la paĝo "Esperanto-USA".