Diskuto:Esperanto-asocio

Latest comment: antaŭ 1 jaro by ThomasPusch in topic Pri la ŝablono "sen fontoj"

Pri la ŝablono "sen fontoj" redakti

Ekde kiam ili stariĝis en decembro 2006, antaŭ 16 jaroj, la kriterioj por elstaraj artikoloj nur postulas, ke por ĉiu dubebla aserto estu menciita fonto kiu pravigas tiun aserton. Pri tio jam plurfoje rememorigis Marcos. Tiu ĉi ne estas elstara artikolo, kaj por "normala teksto" la pretendoj ne estu pli altaj ol por elstara artikolo. Do: Ĉu estas iu dubebla aserto en la artikolo? ThomasPusch (diskuto) 22:31, 3 dec. 2022 (UTC)Reply

Dum la lastaj du monatoj neniu havis respondon al la supra demando. Mi proponas formeti la minacan ŝablonon "sen fontoj", kiun meti en junio 2014 eblis facile kaj rapide, sed kostas senkompare pli da energio trovi iun redaktanton kiu plenumos tian postulon serĉi eksterajn referencojn por artikolo de temaro, kiu eble tute ne estas en la fokuso de interesoj de la redaktanto. ThomasPusch (diskuto) 15:58, 7 feb. 2023 (UTC)Reply


Aparte stranga al mi ŝajnas pridubo de klarigo de la kunmetita vorto:

 
 Esperanto-asocio (aŭ esperantista asocio) estas asocio, celanta disvastigi aŭ utiligi la lingvon Esperanto[mankas fonto]

Laŭ mi, la frazo nur banale klarigas ke "Esperanto-asocio estas kunmeto de la vortoj Esperanto kaj asocio" (do: "AB estas A + B"). Kvazaŭ oni difine klarigus ke "bovino estas ino de bovo" - nur ke por la dua banala frazo oni povas citi referencon el PIV aŭ de Bildvortaro en Esperanto kun bildo de bovino. Sed de kie havigi referencon kiu klarigas ke Esperanto-asocio estas asocio por Esperanto? La minaca ŝablono "sen fontoj" kaj la ŝablono "mankas fonto" ambaŭ estas de eksa redaktanto Dima41 el 2014, kiu ne plu redaktas ekde 2016 kaj kiu evidente en 2014 pensis ke la supre citita frazo estas tre dubinda aserto. Kompreneble ĉiam en Vikipedio bonvenas eksteraj referencoj, se iuj troveblas. La juna ruso havis ofte sufiĉe kapricajn ideojn, sen ke tio estus problemo. Sed ĉi tie mi ne samopinias kun li, ke la eta teksto pri "Esperanto-asocio" devas esti forigita el la esperanta vikipedio nur pro tio ke neniu havas eksteran referencon por neŭtrale (do en Esperanto sed nepre ne el retejo de Esperanto-asocio) doni difinon de la kunmetita vorto "Esperanto-asocio". Eĉ la esperantlingva retejo vortaro.net (PIV en eldono de 2020) nur difinas la vortojn "Esperanto" kaj "asocio", ne la kunmetitan vorton, ĉar tiel funkcias vortaroj. Ĉu eble ni prenu ideojn de la alilingvaj vikipediaj paĝoj pri la temo? Sed ne, la alilingvaj versioj, kiuj ĝenerale organiziĝas kiel simplaj listoj, ĉiuj ĝis nun ne havas ajnan eksteran referencon, kaj neniu Dima41 protestas pri tio. Mi povis pene trovi kvar bazajn multlingvajn referencajn retpaĝajn difinojn pri UEA, TEJO kaj SAT, kaj notas tiujn kvar referencojn. Kun tiuj kvar referencoj, la teksto neniel plu estas "sen ajnaj fidindaj fontoj", tempo por fine forpreni la strangan ŝablonon "sen fontoj". Se iu esperantisto ankoraŭ havas fortajn dubojn, kio povus esti organizaĵo nomebla "Esperanto-asocio", eblas en tri eksteraj fontoj legi klarigojn en vasta gamo da naciaj lingvoj pri ekzemplaj Esperanto-asocioj, kaj en plia, nur angla prezento, tiu de la plenkunsido de Unesko, havi aldonan, spritan prezenton pri la internacia movado de Esperanto-asocioj (kiun pere de aŭtomata tradukilo ĉiu facile tradukos al sia preferata lingvo). Tiel eĉ la duboj de Dima41 devus esti kontentigitaj. ThomasPusch (diskuto) 21:49, 7 feb. 2023 (UTC)Reply

Reiri al la paĝo "Esperanto-asocio".