Artikolo ĝenerale redakti

Mi vidas ke iu investis multe da tempo kaj peno por traduki la artikolon el la germana. Tre bone. Bv konsideri: En Vikipedio oni ne enkonduku novajn nomojn ktp. Kaj: historiaj aferoj devas esti nepre en la -is-tempo.--Ziko 12:36, 16. Dec 2007 (UTC)

La nomo redakti

Mi ne sukcesis trovi ekster-Vikipedian uzon de la esperantigo "asindo" en Interreto. Ĉu tiu esperantigo vere ekzistas ekster la Vikipedio, aŭ ĉu ĝin nur inventis iu Vikipediisto. Se ĝi ja ekzistas, bonvolu mencii fonton, kiu pruvas tion; alikaze ni forigu la mencion el la paĝo. (Ĉiuokaze la esperantigo estas iom stranga; eĉ se oni volas esperantigi laŭ la etimologio, "asnido" estus pli taŭga.) Marcos 15:51, 20. Mar 2008 (UTC)

ADLS-diskuto (malsukcesis) redakti

Proponita kaj tradukita el la germana de --Longharulo 10:38, 11. Mar 2008 (UTC)

  • por

#   Por: Thomas Guibal 18:17, 20. Mar 2008 (UTC)

  1.   Por: Punktor 12:45, 21. Mar 2008 (UTC)
  2.   Por: --Longharulo 21:14, 28. Mar 2008 (UTC)
  • detenas
  • kontraŭ
    1.   Kontraŭ: Okaze de la korekto de la tempoformoj petita de Ziko, mi ekkonsciis, ke la stilo de la teksto estas iom fuŝa, kelkfoje malfacile komprenebla. Mi do nuligas mian antaŭan voĉdonon kaj petas, ke ni iom plibonigu la artikolon antaŭ ĝia ADLS-iĝo. Thomas Guibal 10:07, 22. Mar 2008 (UTC)
  • komentoj: Essen (600.600 loĝantoj) estas grandurbo centre de Ruhr-regiono, industriurbara regiono kun pli ol kvin milionoj loĝantoj. En Essen troviĝas Mondkultura Heredaĵo Minejo Zollverein, ĉijare dum Pentekosto tie okazos la Germana Esperanto-Kongreso kaj en 2010 ĝi estos, kune kun Pecs kaj Istanbul, Kultura Ĉefurbo de Eŭropo.--Longharulo 10:29, 20. Mar 2008 (UTC)
La tempoformoj por historiaĵoj devas esti en pasinteco (-is), ne estanteco (-as).--Ziko 19:37, 21. Mar 2008 (UTC)

Kie en la Fundamento staras ĉi tiu regulo? --Longharulo 21:13, 28. Mar 2008 (UTC)

En la Fundamento estas skribite: "La tempo prezenca finiĝas per as [...] La tempo preterita per is" (lau la Esperanta traduko en PMEG; fakte la Esperanta traduko ne estas oficiala - la germana versio, kiu estas unu el la kvin oficialaj versioj, skribas ĝin jene: "Das Präsens endet auf as [...] Die vergangene Zeit ― auf is").
Kompreneble la problemo estas kiel interpreti la esprimojn "Präsens" ("tempo prezenca") kaj "vergangene Zeit" ("tempo preterita"). Sed almenaŭ la uzo de la germana esprimo "vergangene Zeit" klare indikas, ke por pasintaj okazaĵoj oni uzu "is".
Kompreneble mi konscias ke foje oni kiel stil-efikon uzas "as" por pasintaj okazaĵoj. Sed tio laŭ mi devas esti konsiderata intenca ignoro de la Fundamenta regulo. Kaj en enciklopedia stilo, oni certe uzu nur "is" por pasintaĵoj.
Ĉiuokaze, la Fundamento ne enhavas ĉiujn regulojn pri stilo. La Fundamento fakte nur tre baze skizas la Esperantan gramatikon, kaj oni devas lerni multe pli ol nur la Fundamenton por bone scipovi Esperanton. Marcos 17:00, 6. Apr 2008 (UTC)

Fine tamen ADLS redakti

Post pluevoluigo de la teksto, la artikolo iĝis vikipedia artikolo de la semajno en la 34-a kaj 35-a semajno de 2012. --ThomasPusch (diskuto) 14:08, 24 Jun. 2013 (UTC)

Reiri al la paĝo "Essen".