Diskuto:Estraro de TEJO

Tiu-ĉi listo estas tre malkompleta, sed alidirektigi la titolon "estraro de TEJO" al simpla listo "prezidantoj de TEJO" estas nesufiĉa informo, kaj en la nuna formo - tre kompletigenda - almenaŭ temas pri komenco de baza informaro pri la estraroj de TEJO ...

ThomasPusch (diskuto) 12:27, 3 Mar. 2012 (UTC)

Ni bonvenigas ĉiujn kiuj volas kompletigi la liston. Ĉiŭd Diskuto / Miaj artikoloj 12:28, 3 Mar. 2012 (UTC)

Somero redakti

Somero kie, en Eŭropo aŭ en Sud-Ameriko?? Evitinda eŭropcentrismo. PaulP@diskkont 17:39, 30 Aŭg. 2013 (UTC)

Dankon pro la rimarko - mi forigis somerojn kaj lasis nur jarojn. --LukiZ (diskuto) 10:14, 31 Aŭg. 2013 (UTC)
Mi ankaŭ en la unua alineo de la teksto ŝanĝis la vorton "somero" al vortumo "julio aŭ aŭgusto". Tamen necesas konstati, ke ĉiuj jen menciataj lastaj 16 estraroj en TEJO elektiĝis sur la norda hemisfero de la tero - ankaŭ la ekstereŭropaj kongresoj en Ameriko kaj Azio ja okazis en la norda terduono. Sendube la membraro kaj aktivaĵaro de TEJO estas tutmonda, sed la IJK-oj kaj komitatkunsidoj kaj estrar-elektoj sen vortuma plibeligo estas pli nord- ol sudhemisferaj... ThomasPusch (diskuto) 09:37, 31 Maj. 2014 (UTC)
Kion pri "Someraj Olimpikoj", "Vintraj Olimpikoj" ? --Dominik (diskuto) 04:07, 1 Jun. 2014 (UTC)
Reiri al la paĝo "Estraro de TEJO".