Diskuto:Feminismo

Latest comment: antaŭ 1 jaro by ThomasPusch

Mi scias ke ĉi vorto jam havas tradicion Esperante, sed ĉu ne pli logikus femalismo, analoge al masklismo? "Femino" ja signifas nenion (aspektas kiel kunfandita "femalo+ino"). Bab 11:07, 12. Maj 2005 (UTC)

Jes ja femino ne ekzistas en Esperanto, la nura ĝusta vorto estu "virinismo", simple kaj logike! (Eliott)
Fakte, la radiko femin/o nun ekzistas en NPIV (Vd http://vortaro.net#femino) kiel sinonimo pri virino, same kiel feminismo, kiu ankaŭ ekzistas, rilatas al la temo de l'atikolo kaj konsideratas, kiel Elliot skribis, sinomimo pri virinismo. Estas interrnacia vorto, kiel aparanta en la angla lingvo per la uzata termino feminism, samekiel feminismo en la hispana. DidCORN (diskuto) 11:07, 18 mar. 2020 (UTC)Reply
En ĉiu respekto pri NPIV, kiel kuracisto mi neniam aŭdis anatomiajn vortojn kiel "femina pudendo (vulvo)", kvankam mi kutimas pri grekecaj kaj latinecaj fakaj vorteroj kiel kardi- anstataŭ kor- aŭ nefr- anstataŭ ren-, kiuj se ili amase uziĝas kreas sekretan lingvon de la kuracistoj por uzo inter si. Mi certas ke esperantlingva adjektivo "femina" nek en ginekologia faka prelego nek en ĉiutaga parola lingvaĵo havas rolon, kaj ke la vorto nur inventiĝis por havi pretekston uzi la vortojn feminismo, feministo kaj feministino. Mi mem ekde jardekoj laŭ la principo de neceso kaj sufiĉo uzas la vorton "inismo", kiu laŭ mi esprimas ĉion direndan en tri silaboj, kaj havas nur konatajn erojn. Kaj mi pensas ke la vorto "inismo" estas vere tre inisma, multe pli ol "virinismo", ĉar kiun sencon havus havi la silabon vir- en tiu vorto?!?! Ĉiun alian silabon eble, sed tiun?!?! ThomasPusch (diskuto) 17:55, 12 okt. 2022 (UTC)Reply

Lesbiano (nun: Samseksemulino) redakti

2 novembro 2016. Sub "Vidu ankaŭ" estas skribite Lesbiano (nun: Samseksemulino).

WarddeKock forigis tion kaj skribis pri tio: "Mi forigis "Lesbiano"-n sub "Vidu ankaŭ", ĉar feminismo estas socia teorio kaj politika movado, kaj lesbiano estas virino samseksema, do tute senrilata. Ankaŭ "lesbiano" ne estas vorto, estus samseksemulino, lesbanino aŭ lesbo."

Kani nuligis la redakto kaj respondis: "Saluton. Mi remetis Samseksemulino, ĉar ja estas ia rilato inter la feminisma movado kaj diversaj movadoj kaj asocioj de samseksemulinoj. Kompreneble tia rilato povus esti klarigata en la redakto sed ĝi ankoraŭ ne faritas. La rubriko Vidu ankaŭ utilas ne nur por internaj fakoj sed ankaŭ por konceptoj iel rilataj."

Samseksemulino nune estas la nura nepolitika koncepto de la 'Vidu ankaŭ'.

--Uzanto:Warddekock (diskuto) 23:41, 2 nov. 2016 (UTC)Reply

Mi kreis artikolon lesbana feminismo, kiu ja estas afero iom aparta de populara feminismo. Jan sewi (diskuto) 10:56, 4 nov. 2016 (UTC)Reply
Reiri al la paĝo "Feminismo".