Diskuto:Germana orienta koloniigado

Latest comment: antaŭ 1 jaro by Giorno2

Tiu ĉi paĝo kun tiu ĉi malfacile tradukebla vorto, kial ĝi ne havas titolon en Esperanto? Petr Tomasovsky (diskuto) 14:38, 26 okt. 2021 (UTC)Reply

Noto: Kiam Petro demandis tiun demandon, la artikolo farita de Kani ankoraŭ titoliĝis "Ostsiedlung". Ĉar neniu respondis al Petro ene de malpli ol du horoj, li mem post tiuj du horoj ŝanĝis la nomon al la nuna... ThomasPusch (diskuto) 23:19, 2 jun. 2022 (UTC)Reply
Tre dubinda kaj polemika ŝajnas al mi la frazo "Laŭ Jedlicki (1950), ofte la termino 'Germana koloniigo' ne referencas al aktuala migrado de germanoj, sed al la interna migrado de indiĝenaj populacioj (poloj, hungaroj ktp.) el la kamparo al la urboj, kiuj poste adoptis juron modelita laŭ tiu de la germanaj urboj". Jedlicki (1950) ŝajnas esti granda fakulo, se li citatas nur per sia familia nomo kaj per verkaĵo de li publikigita en 1950 - kompreneble ĉiu esperantlingva leganto scias kiu estas Jedlicki kaj kiel nomiĝas lia verkaĵo de 1950. Sed diri ke la moviĝo de germanaj setlantoj orienten estis nur eksporto de urbaj statutoj estas historie neniel pravigebla aserto, estas polemika mensogo. Ĝustas ke la germanaj setlantoj fondis multajn urbojn kaj koncentriĝis tie, prefere ol disiĝi al unuopaj farmbienoj sen konektoj unu kun la alia. Pri tio en la nordo cetere ne nur helpis la Germana ordeno, sed eĉ pli la Hanso. Sed Reval kaj Dorpat, la nunaj Tallinn kaj Tartu, aŭ Rigo, Mitau (nun Jelgava) kaj Libau (nun Liepaja), aŭ Breslaŭo (nun Vroclavo) kaj Kenigsbergo (nun Kaliningrado) estis kulture homogenaj germanaj urboj, ne nur "poloj kaj hungaroj kiuj poste adoptis urban statuton inspiritan de urboj en okcidenta eksterlando". Laŭ mia la frazo komenciĝanta per "Laŭ Jedlicki (1950) ..." kiu ŝajnigas informi veron de respektata fakulo, tute neas la kompletan temon pri kiu devus okupiĝi la teksto. Tiel nur agus fuŝa naciisma propagandisto, kaj tiel la frazo nepre ne rajtas resti. ThomasPusch (diskuto) 23:38, 2 jun. 2022 (UTC)Reply
PS: Mi tute ne volus akuzi iun hungaran aŭ slavan esperantiston esti enmetinta la dubindan frazon pri tiu sinjoro Jedlicki (la finaĵo -i supozigas ke li ne estis virino): mi scias ke la frazon de ie kopiis kaj tradukis la iberia vikipediisto Kani, kiu sendube ne estas slavisma propagandisto misformanta la historion. Sed tamen la frazo neakcepteblas, kaj citi kiel referencon simple "Jedlicki 1950" ankaŭ ne estas valida referenco. ThomasPusch (diskuto) 23:53, 2 jun. 2022 (UTC)Reply
kaj PPS: Klaras ke misas la nazia misuzo de la frumezepoka kultura kaj ekonomia fenomeno. Sed kion ne misuzis la naziaj faŝistaj propagandistoj? La mezepokaj homoj tute ne kulpas pri Adolf Hitler kaj liaj psikiatrie strangaj opinioj - ili vivis multajn jarcentojn antaŭe kaj ne meritas esti ofendataj fare de frenezulo(j) de la 20-a jarcento. ThomasPusch (diskuto) 00:03, 3 jun. 2022 (UTC)Reply
Eble en niaj tagoj iomete pli aktualas okupiĝo pri uestenmarŝado de Putinujaj trupoj ... - Giorno2 (diskuto) 04:46, 6 jun. 2022 (UTC)Reply
Reiri al la paĝo "Germana orienta koloniigado".